Erich Maria Remarque

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Erich Maria REMARQUE)
Erich Maria Remarque
germana verkisto
germana verkisto
Persona informo
Erich Maria Remarque
Naskonomo Erich Paul Remark
Naskiĝo 22-a de junio 1898
en Osnabrück, Germanio
Morto 25-a de septembro 1970
en Locarno, Svislando
Tombo Ronco sopra Ascona Cemetery vd
Religio katolikismo vd
Nacieco Germana
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioUsono vd
Subskribo Erich Maria Remarque
Familio
Gefratoj Elfriede Scholz vd
Edz(in)o Paulette Goddard • Ilse Jutta Zambona • Ilse Jutta Zambona vd
Amkunulo Marlene Dietrich vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • dramaturgoscenaristo vd
Laborkampo romano vd
Aktiva en GermanioSvislandoUsono vd
Aktiva dum 1920–1970 vd
Verkado
Verkoj "En okcidento nenio nova" (Im Westen nichts Neues)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Erich Maria REMARQUE [eriĥ maria reMARK] (naskiĝis la 22-an de junio 1898 en Osnabrück, mortis la 25-an de septembro 1970 en Locarno) estis germana verkisto.

Lia origina nomo estis Erich Paul REMARK, ekde 1923 li nomis sin REMARQUE, ĉar lia familio devenis de francio. Li havis 18 jarojn, kiam li iris al la fronto kiel soldato. Post la Unua Mondmilito li vivtenis sin interalie kiel instruisto, komercisto kaj redaktoro.

En la jaro 1929 Remarque publikigis sian plej faman verkon "En okcidento nenio nova" (Im Westen nichts Neues), kiu el la perspektivo de 19-jara frontsoldato priskribis la tutan kruelecon de la Unua Mondmilito. La verko estis granda sukceso, estis vendita en rekordaj kvantoj. Ankaŭ en multaj aliaj landoj ĝi sukcesis. Entute tradukoj en 60 lingvoj aperis. Pluraj fortaj, efektaj kaj pensigaj verkoj sekvis. Ili en efika, emociiga lingva stilo realisme priskribis la tempon tuj post la milito (kaj la paradoksecon kaj cinismon de la socia "moralo" rilate tion) en Der Weg zurück (La vojo returne). Aliaj verkoj temas pri la jaroj postaj, ĉefe la nazitempaj jaroj, kaj duamilitatempaj, elvokante samtempe la malfacilegajn vivproblemojn estigitaj de tiaj teruraj okazintaĵoj: En Amu vian najbaron li priskribis la vivon de la germanaj fuĝintoj ekzilitaj (en scenoj kaj situoj, kiuj multflanke retroviĝas nuntempe je aliaj enmigrintoj el multaj landoj al Eŭropo), la travivaĵoj ĉe la orienta fronto kaj en germanaj urboj dum la bombadoj, travivaĵoj en koncentrejo.

En la jaro 1933 la nazioj malpermesis kaj bruligis liajn verkojn. Remarque ekde 1931 jam vivis en Svislando, poste li elmigris al Usono kaj fariĝis usonano. Li edziĝis al usona eksaktorino Paulette Goddard. En 1948 li revenis al Svislando, kie li mortis en Locarno. Liaj romanoj publikigitaj ĵus post la fino de la Dua Mondmilito estis malbone taksitaj en Germanio, ĉar germanoj ne estis pretaj akcepti la priskribon de tio, kio estis farata nazitempe, kune kun ĉia ties krueleco.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Im Westen nichts Neues, 1929
Im Westen nichts Neues, 1929
  • Die Traumbude (1920)
  • Station am Horizont (1927/28)
  • Im Westen nichts Neues (En Okcidento nenio nova, 1929)
  • Der Weg zurück (La vojo returne, 1931)
  • Drei Kameraden (1938)
  • Liebe deinen Nächsten (1941)
  • Arc de Triomphe (1946)
  • Der Funke Leben (1952)
  • Zeit zu leben und Zeit zu sterben (1954)
  • Der schwarze Obelisk (1956)
  • Die Nacht von Lissabon (1963)
  • Schatten im Paradies (1971, postmorte)

Liaj libroj estis tradukitaj en minimume 58 lingvojn.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • En okcidento nenio nova / El germana lingvo trad. de kvar. - Köln: Heroldo de Esperanto, 1929. - 252 p. : ilustr. Originalo: Im Westen nichts Neues
  • La vojo returne / El germana lingvo trad. Joseph F. Berger. - Köln: Heroldo de Esperanto, 1931. - 369 p. Originalo: Der Weg zurück
  • La vojo returne / El germana lingvo trad. Joseph F. Berger. - Rickmansworth: Esperanto Publ. Co., [proks. 1935]. - 369 p. Originalo: Der Weg zurück
  • Amu vian proksimulon! (revuo Esperanto, 1942, p. 3-4, tr. Francois Hayotte)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]