Erich Meyer (astronomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Erich MEYER (naskiĝis en 1951) estas aŭstra amatora astronomo.

Minor Planet Center kreditas lin de la malkovro aŭ kun-malkovro de 20 asteroidoj inter 1996 kaj 1999,[1] inklude 8 en kunlaboro kun aliaj astronomoj. Ĉiuj malkovroj estis faritaj elde la privata observatorio Meyer/Obermair, kiun li mastrumas en kunlaborado kun Erwin Obermair en Kirchschlag bei Linz, proksime de Linz en Aŭstrio.

La asteroido 7940 Erichmeyer[2] estas nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
  2. JPL Small-Body Database : 7940 Erichmeyer (1991 EO1) (angle)