Erich Mielke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erich Mielke
Persona informo
Erich Mielke
Naskonomo Erich Fritz Emil Mielke
Naskiĝo 28-an de decembro 1907 (1907-12-28)
en Berlino
Morto 21-an de majo 2000 (2000-05-21) (92-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Zentralfriedhof Friedrichsfelde vd
Lingvoj germanarusa vd
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoSovetunioGermana Demokratia RespublikoGermanio vd
Alma mater Köllnisches Gymnasium vd
Partio Komunista Partio de GermanioSocialista Unueca Partio de Germanio vd
Profesio
Okupo oficiropolitikistoministro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Erich Fritz Emil MIELKE (naskiĝinta la 28-an de decembro 1907 en Berlino, mortinta samloke la 21-an de majo 2000) estis germana komunista politikisto kaj ministro de la Stasi inter 1957 kaj 1989.

Erich Mielke/dekstre, ricevas gratulojn fare de Erich Honecker en 1980 pro tri dekoj da laboro por la orientgermana kaŝpolico Stasi

Vivo[redakti | redakti fonton]

Origine el familio de batalemaj komunistoj en la kvartalo Wedding li iĝis membro de la junularorganizo de Komunista Partio de Germanio en 1921; poste li aliĝis al Rote Fahne. Persekutite pro murdo de du germanaj policanoj li fuĝis en Sovetunion kie li studis ĉe la Inernacia Lenino-lernejo (ruse: Международная Ленинская школа /МЛШ - Meĵdunarodnaja Leninskaja ŝkola / MLŜ) inter 1932 kaj 1936. Poste li militis en la Hispana Enlanda Milito antaŭ ol aktivi agitiste kaj teroriste en Belgujo kaj Franclando. Kaptite en 1943 li kondamnitis je punlaboro en la kadro de la Organizaĵo Todt.

Reveninte en 1945 Berlinon li tuj plenumis diversajn gravajn funkciojn policajn kaj iĝis helpisto de Wilhelm Zaisser, la unua estro de la sekreta polico Stasi. Mielke publike tre konatis pro lia rolo en perfekta kaj teruriga organizo de observado de politikaj malamikoj de Orienta Germanujo. Estro de Stasi li iĝis en 1957 kaj restis sampostene por la daŭro de ne malpli ol 32 jaroj.

Krome li havis aliajn postenojn (ekz. ano de Volkskammer, do parlamentano inter 1958 kaj 1989). En 1971 li iĝis membro de la Politburoo de la centra komitato de SED, post la politika marĝenigo de Walter Ulbricht kaj la potencakiro de Erich Honecker.

Inter 1953 kaj 1989 li estis prezidanto de la piedpilka klubo SV Dynamo de Dresdeno. Krome li estis honora prezidanto de la klubo BFC Dynamo de Berlino.

En novembro 1989 ĵus antaŭ Turniĝo li demisiis kune kun la aliaj anoj de la registaro de Willi Stoph. Ekspartianigis oni lin kelkajn tagojn poste kaj je la komenco de decembro 1989 li enkarceriĝis. Kondamiĝo faritis pro la mortigo de policanoj en la 1930aj jaroj kaj en 1995 li liberigitis. Li mortis en oldulejo en la berlina kvartalo Neu-Hohenschönhausen.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Mielcke estis heroo de Sovetunio kaj portanto de la Scharnhorst-ordeno.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Klaus Bästlein: Der Fall Mielke. Die Ermittlungen gegen den Minister für Staatssicherheit der DDR. Nomos-Verlag, Baden-Baden 2002, ISBN 3-7890-7775-5.
  • Jens Gieseke: Revolverheld und oberster DDR-Tschekist. En: Dieter Krüger, Armin Wagner (eld.): Konspiration als Beruf. Deutsche Geheimdienstchefs im Kalten Krieg. Links, Berlin 2003, ISBN 3-86153-287-5, p. 237–263.
  • Wolfgang Kießling: Leistner ist Mielke. Schatten einer gefälschten Biographie. Aufbau-Verlag, Berlin 1998, ISBN 3-7466-8036-0.
  • Wilfriede Otto: Erich Mielke. Biographie. Aufstieg und Fall eines Tschekisten. Dietz-Verlag, Berlin 2000, ISBN 978-3-320-01976-1.
  • Heribert Schwan: Erich Mielke – der Mann, der die Stasi war. Droemer Knaur, München 1997, ISBN 3-426-26980-5.
  • Roger Engelmann, Bernd Florath, Helge Heidemeyer, Daniela Münkel, Arno Polzin, Walter Süß: Das MfS-Lexikon. 3a eldono, Ch. Links Verlag, Berlin 2016, ISBN 978-3-86153-900-1, p. 230, surrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]