Erik Forfota

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erik Forfota
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1903 (1903-04-24)
en Kluĵo
Morto 21-an de oktobro 1966 (1966-10-21) (63-jaraĝa)
en Santa Barbara
Tombo Santa Barbara Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracisto • radiologo
vdr

FORFOTA Erik estis hungara kuracisto, radiologo, universitata profesoro naskita en Koloĵvaro la 24-an de aprilo 1903 kaj mortinta en Santa Barbara (Kalifornio, Usono) la 21-an de oktobro 1966.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Erik Forfota diplomitiĝis en 1927 en la Universitato de Budapeŝto, ĝis 1931 li laboris en kliniko pri internaj malsanoj numero 2-a en Budapeŝto, poste ĝis 1938 en Segedo en la sama kampo de laboro. En 1937 oni habilitis lin privatprofesoro en la tiea universitato („A röntgensugaras vizsgáló és gyógyító eljárások”). En jaroj 1938-40 li gvidis la sekcion pri radiologio de la malsanulejo de Csepel de la fabriko Weis Manfréd. Inter 1940-44 li estis universitata profesoro en la Universitato de Koloĵvaro kaj gvidinto de la radiologia sekcio. En 1945 li elmigris. En jaroj 1946-50 li estis kuracisto de la radiologia sekcio de la malsanulejo Kirchheim (Germana Federacia Respubliko). En 1950 li organizis kaj ĝis 1955 gvidis la radiologian sekcion de la medicina universitato de Dako. Poste li laboris en Usono en Cancer Memorial Institute de Santa Barbara. En jaroj 1962-64 li estis profesoro de la universitato Georgetown (Vaŝingtono), de 1964 li estis sekciestro de la Roswell Park Memorial Cancer Institute (instituto pri kanceresplorado).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon