Erik Gustaf Geijer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Erik Gustaf Geijer
(1783–1847)
Sveda historiisto
Sveda historiisto
Persona informo
Naskiĝo 12-a de januaro 1783
en Ransäters bruksherrgård, Värmland
Morto 23-a de aprilo 1847
en Stokholmo
Lingvoj sveda lingvo [#]
Alma mater Universitato de Upsalo
Subskribo Erik Gustaf Geijer
Familio
Idoj Johanna Ulrika Agnes Geijer [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Erik Gustaf GEIJER (1783–1847) (n. Ransäters bruksherrgård, Värmland, la 12-an de januaro 1783; m. Stokholmo, la 23-an de aprilo 1847)[1] estis sveda historiisto, poeto, filozofo kaj komponisto. Lia skribaĵoj taugis por promocii la "Nacian Romantikismon" en Svedio, krom esti influa advokato de la Liberalismo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li kunlaboris kun Arvid August Afzelius (1785-1871)[2] ĉe la redaktado de la unua ampleksa kolekto da svedaj popolkantoj kaj melodioj, kiuj estis presitaj sub la titolo "Svenska folk-visor från forntiden"[3], en tri volumoj. Li estis membro de la Reĝa Akademio de Sciencoj kaj profesoro pri historio de la Universitato de Upsalo ekde 1817, kie nuntempe iu statuo celebras lian memoron. Geijer ankaŭ estis membro de la "Götiska Förbundet", 19-a jarcenta societo kies celo estis revivigi la skandinavan kulturon ekzaltante ties gloran pasintecon. En la unua numero de la revuo de la societo, Iduna, publikiĝas la plej fama de la poezioj de Geijer, La Vikingo, kiu priskribas la vikingojn kiel nordajn heroojn, kiu restis en la popola kulturo ĝis niaj tempoj. Kaj tio reprezentis vere ian turnopunkton en la revivigo de la vikingoj inter la svedoj de la romantika generacio.

Geijer estis notinda historiisto, kvankam li finis neniun el siaj vastaj projektoj de li planitaj. El la verko Svea Rikes häfder[4], kiu devus enteni la tutan historion de Svedio ekde la mitaj tempoj ĝis lia epoko, li nur finis la enkondukan volumon. Lia trivoluma "Svenska folkets historia"[5], kiun li planis formi unu el la serioj de la historioj de Eŭropo, ne estis daŭrigita post la abdiko de la reĝino Kristina, eble pro tio ke la aŭtoro konvertiĝis al la historia kaj politika liberalismo. Kvankam nekompletaj, ĉi-verkoj estas rigardataj kiel altaj kontribuaĵoj al la sveda historio. Lia "Historio de Svedio" ĝis Karolo la 10-a estis tradukita de Turner, kun biografiaj enkondukoj (Londono, 1845).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Frontispico de la verko
Analoj de la Regno de Svedio, 1825
  • Om falsk och sann upplysning med avseende på religionen (1811)
  • Thorild: Tillika en filosofisk eller ofilosofisk bekännelse (1820)
  • Svea rikes häfder (1825)
  • Svenska folkets historia, I-III, 1832–36
  • Minnen (1834)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikono Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj