Erik aŭ la malgranda insektlibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erik aŭ la malgranda insektlibro
Kovrilo de la Esperanta traduko (1992)
Kovrilo de la Esperanta traduko (1992)
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Godfried Bomans
Lingvoj
Lingvo nederlanda lingvo
Eldonado
Eldondato 1941
Ĝenro porinfana literaturo
vdr

Erik aŭ la malgranda insektlibro (nederlande Erik of het klein insectenboek) estas libro de la nederlanda verkisto Godfried Bomans. Ĝi estas unue publikigita en 1941 kaj havis sian 60-an eldonon en 2013.

Fono[redakti | redakti fonton]

Kiam infano, Bomans estis implikata en la observado de insektoj en la somero. Li laŭdire skribis pli ol kvardek rakontojn pri insektoj tiutempe, kiujn li retrovis en 1939. Li decidis bazi pli grandan laboron sur tiuj rakontoj. La moto estas prenita el Leonardo da Vinci kaj tekstas: "Ni ĉiuj estas ekzilitoj, vivantaj en la kadro de stranga pentraĵo. Kiu tion scias, vivas grandioze. La ceteraj estas insektoj."[1]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La malgranda Eriko Kardamino estas imagiva knabo, kiu sopiras ion specialan. Iun nokton, tuj antaŭ planita lerneja pruvo pri insektoj, li kuŝas maldorma en la lito. En sia dormoĉambro plena de pentraĵoj li sentas, ke io speciala okazos. Subite ĉiuj pentraĵoj en lia dormoĉambro reviviĝas: tiuj de siaj nun forpasintaj geavoj, kaj ankaŭ tiu de la "Lanpaŝtejo". Ĉi-lasta estas bela herbejo kun ŝafoj kaj paŝtisto, sur kiu ankaŭ ĉiaj insektoj estas detale pentritaj. Ĉar li ĉiam scivolis kio estas en ĉi tiu pentraĵo, Eriko grimpas en la pentraĵon. Ĝi montriĝas kiel fantazia mondo regata de homgrandaj parolantaj insektoj. Li renkontas multajn malsamajn karakterojn.

Unue li konatiĝas kun la vespa familio De Himenoptero. Ili malestimas la abelojn ĉar ili laboras por homoj kaj uzas muŝojn kiel arĉinstrumentojn. Eriko estas invitita de ili por vespermanĝo. Tamen, li unue malplaĉas al ili kantante la laŭdojn de "La diligenta abelo" kaj tiam ludante per zummuŝo tiel sovaĝe ke ĝi mortas. Li tiam estas forsendita.

Burdo kiu asertas esti filozofo kondukas lin al hotelo, farita el granda helika konko prizorgita de heliko. Tie li mirigas ĉiujn gastojn per sia scio pri la insekta mondo, lernita el sia libro, "Konciza Biologio" de Solms. Tamen tio kondukas al neatendita efiko: neniu kuraĝas fari ion ajn ĝis estas certe, ke ĝi ankaŭ estas en la libro. La tutaĵo fuŝiĝas, dum Eriko diras ke ĉiu devus sekvi sian instinkton.

Je certa punkto papilio aperas en unu el la hotelĉambroj, kiu fuĝas de la hotelo kune kun Eriko. La papilio renkontas papiliknabinon, al kiu li senespere enamiĝas. Eriko helpas al li skribi poemon por ŝi, kaj finfine li sukcesas geedzigi la papilio-paron.

Eriko tiam estas postlasita kaj post batalo kun araneo en morta stato li estas gastigata de nekroforo. Tiu nekroforo kredas, ke ĝi apartenas al la plej grava bestospecio, ĉar ĉiuj bestoj fine vivas kaj mortas por servi al tombofosistoj por manĝo. Tamen, tiu ideo estas kontraŭpruvita per la fakto ke la tuta nekroforfamilio estas manĝita fare de talpo baldaŭ poste, kaj Eriko estas sola denove.

Eriko nun renkontas tervermon. Ankaŭ ĝi estas konvinkita, ke ĝi estas privilegia estaĵo. Ja ĝi estas blinda kaj tial ne dependas de sia vidpovo kiel multaj "malsuperaj" estaĵoj. Tamen, la lumbriko ennodiĝis, kaj kiam Eriko serĉas helpon por ĝi, li estas adoptita fare de formika kolonio. Ili tre interesiĝas pri lia scio el la "Konciza Biologio" de Solms. Tamen, Eriko sopiras iri hejmen kaj esperas reveni super la randon de la pentraĵo kun la helpo de la formika popolo. Tamen, la formik-armeo renkontas alian formik-armeon dum la vojaĝo, el kio enorma batalo estiĝas.

Tiam Eriko vekiĝas en sia lito. Nun kiam li revenis hejmen, homoj estas amare seniluziigitaj kaj li ekkomprenas ke ili vere ne tiom diferencas de insektoj. Eriko sopiras iri reen al Lanpaŝtejo, sed la pentraĵoj en lia ĉambro neniam reviviĝas. Dum la lerneja pruvo, li estas tute gvidita per la travivaĵoj en Lanpaŝtejo por la respondoj, rezulte de kio li ricevas nekontentigan noton kaj eĉ devas esti detenita.

Akcepto[redakti | redakti fonton]

Erik of het klein insectenboek daŭre estas la plej fama verko de Bomans.[2] Bomans translokiĝis al Nimego en 1939 post sufiĉe tumulta tempo en Amsterdamo, kie li sentis sin pli trankvila. Tio ebligis al li meti pli da intimeco kaj fantazio en Erik. La libro estis grandega sukceso: dek eldonoj de ĝi aperis ene de unu jaro.[3] La libro allogas kaj infanojn kaj plenkreskulojn je sia propra nivelo.[4] Okaze de la jarkampanjo "Nederland Leest" (Nederlando Legas) en novembro 2013, ĉi tiu romano estis prezentita kiel senpaga libro al siaj membroj kaj studentoj fare de la nederlanda Publika biblioteko.

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

Nederlanda
Esperanto
  • Erik aŭ la malgranda insektlibro, tradukis: Esperanto-klubo Purmerend, eldonis: Libroservo F.L.E. 1992.
Angla
Franca
Frisa

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Godfried Bomans: Erik of het klein insectenboek, Bart Vervaeck in Lexicon van literaire werken, oktobro 1989.
  2. Meinderts, A. e.a. Vier lichte letterheren. (Schrijversprentenboek 16) (1999) Thomas Rap, Amsterdam; isbn 9060058593; p.13; geraadpleegd 2014-12-23
  3. Plas, M. van der Godfried Jan Arnold Bomans in: Jaarboek van de Maatschappij der Nederlandsche Letterkunde te Leiden, 1971-1972. (1973) E.J. Brill, Leiden; p.99
  4. Linders, J. "Scio faras potencon, sed en formikejo oni ne faras multon per ĝi. Kelkaj Notoj pri Erik of het klein insectenboek (1941)." in: Literatuur zonder leeftijd. jrg. 8 nr. 29 (1994) Stichting ter Bevordering van de Studie van de Kinder- en Jeugdliteratuur, Amsterdam; p. 47-56

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Erik of het klein insectenboek (boek) en la nederlanda Vikipedio.