Erika Fuchs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erika Fuchs
Memorŝildo por Erika Fuchs, Schwarzenbach an der Saale
Memorŝildo por Erika Fuchs, Schwarzenbach an der Saale
Persona informo
Naskiĝo 7-an de decembro 1906 (1906-12-07)
en Rostock
Morto 22-an de aprilo 2005 (2005-04-22) (98-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germanaangla vd
Ŝtataneco Germanio vd
Memorigilo Erika Fuchs
Profesio
Okupo lingvistotradukistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Erika FUCHS (fraŭline Petri; naskiĝinta la 7-an de decembro 1906 en Rostock, mortinta la 22-an de aprilo 2005 en Munkeno) estis germana filologino kaj tradukistino de komiksoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante la 2-a el 6 infanoj de August Petri, direktoro de elektroprovizofirmao, kaj lia edzino Auguste Horn (kantistino kaj kvalifikita instruistino) venis baldaŭ post la naskiĝo al Reichenbach en Silezio (hodiaŭ Pollando). En 1912 ŝi translokiĝis al la urbeto Belgard an der Persante kie Erika Petri pasigis sian tutan lernejanan tempon. Post la frekventado de mezlernejo por knabinoj, Erika Petri sukcesis esti akceptita en urba knaba lernejo en 1921, kio kaŭzis tumulton en la urbodelegitaro kaj povis esti realigita nur kun la helpo de la socialdemokrata frakcio. Post diplomiĝo mezlerneja ŝi studis arthistorion ekde 1926, unue en Laŭzano, poste en Munkeno kaj dum du semestroj en Londono. Ŝiaj flankaj studfakoj estis arkeologio kaj mezepoka historio. Ŝi doktoriĝis sub laŭdegoj en 1931 per defendo de disertaĵo pri la baroka skulptisto Johann Michael Feuchtmayer la Juna.

En 1932 ŝi edziniĝis al la produktisto kaj inventisto Günter Fuchs kaj translokiĝis kun li en 1933 al la malgranda industria urbo de Schwarzenbach an der Saale en Supran Frankonion. Kun Günter Fuchs ŝi havis du filojn, 1934 Thomas, 1938 Nikolaus. Post la Dua Mondmilito Erika Fuchs engaĝiĝis en la Asocio gepatra de Schwarzenbach kaj komencis traduki novelojn kaj artikolojn por la revuoj Story kaj Reader's Digest. En 1951, kiam ŝi venis al la stutgarta redakcio de Reader's Digest por akiri novajn mendojn, estis sortodecida tago: sen multe da antaŭparolado, ŝi fariĝis tuj ĉefredaktorino de la nove fondita germana sekcio de Mickey-Mouse-komiksoj (MM).

Kompreneble ŝi povis tute realigi sian redakcian influon nur komence, ĉar baldaŭ la kompilo de la MM-libretoj estis plejparte kontrolita fare de Gutenberghus, la dana ŝirma kompanio de la stutgarta eldonejo Ehapa. Post komenca skeptiko pri tiu nova agadkampo ŝi baldaŭ centprocente dediĉis sin al la traduklaboro. Tioma laboremo speguliĝas ankaŭ per la fakto de ekde la mezo de la 1960-aj jaroj, kiam multaj klasikaj rakontoj pri Barks estis represitaj en specialaj eldonoj pri Donald Duck (TGDD), ŝi mem reverkis proprajn laboraĵojn el la 1950-aj jaroj repoluronte la tuton.

Ĝis la mezaj 1970-aj jaroj, Erika Fuchs tradukis praktike ĉiun Disney komikan materialon publikigitan fare de Ehapa-eldonejo. Post tio, ĉefe pro okulproblemoj, ŝi iom malpliigis kaj iom post iom rezignis pli kaj pli da serioj ĝis ŝi finfine nur tradukis la MM-komencajn rakontojn kun Anaso Donaldo kaj la daŭrigrakontojn. En 1988 ŝi transdonis la ĉefredaktiston de MM al Dorit Kinkel.

En la mezaj 1990-aj jaroj, tamen, ŝi iĝis aktiva denove precipe por Biblioteko Barks kaj tradukis kelkajn el la lastaj netradukitaj Barks-rakontoj kaj tekstpaŝoj kiuj estis mallongigitaj en la unua eldono en la germanan. Post la morto de sia edzo, Erika Fuchs translokiĝis al Munkeno en 1984.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Fuchs-tekstoj ja eniris la germanan lingvon. La plej okulfrapa ekzemplo estas certe la verba radikformo, kiun ŝi ŝatas uzi onomatopee. Vortoj kiel "klirr" kaj "plumps" kompreneble jam ekzistis antaŭe, sed Erika Fuchs donis al ĉi tiu stila aparato neimageblajn dimensiojn uzante ĝin ankaŭ ĉe verboj kun vortradiko, kiu ne estis precipe onomatopea, kiel "grübel" aŭ "seufz". Tiu senfinaĵa verbformo foje estas nomata Erikativ honore al ŝi[1]. Fuchs-tekstoj fakte ne estas tradukoj, sed adaptoj. Erika Fuchs trarompis la ebenigitan parollingvon de usonaj komiksoj kaj aktivigis ĉiujn registrojn, de citaĵoj el la klasikaĵoj ĝis adoleska slango (kiun ŝi ŝatis kopii el la buŝo de la junuloj strate kaj trame).

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • Morenhovener Lupe (1994)
  • Deutscher Fantasy-Preis (1998)
  • Roswitha-Preis der Stadt Bad Gandersheim (2001)
  • Sonderpreis der Heimito-von-Doderer-Gesellschaft
  • Erika-Fuchs-domo en Schwarzenbach, muzeo, inaŭgurita en 2015
  • 31175 Erikafuchs, asteroido

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. unue neserioze en la novaĵgrupo de.etc.sprache.deutsch (faql.de)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]