Erika Józsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Erika Józsa
Personaj informoj
Naskiĝo 28-an de aprilo 1951 (1951-04-28) (67-jara)
en Oradea
Profesio ĵurnalisto
Familianoj
Edz(in)o József Demian
v  d  r
Information icon.svg

JÓZSA Erika [jo:ĵa] estas rumania hungara, aŭtralia ĵurnalistino, komponistino, tekstaŭtorino, deklamistino. Ŝi naskiĝis en Oradea la 28-an de aprilo 1951. Ŝi estas la edzino de reĝisoro, kameristo József Demian.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Erika Józsa diplomitiĝis en 1979 en Bukareŝto pri ĵurnalismo. De 1971 ŝi estis redaktorino, raportistino, anoncantino de la hungara elsendo de la rumana televido. Inter 1975 kaj 1985 ŝia muzikpartnero estis Károly Horváth. Ŝi establis la virinan muzikensemblon Phosphor, estis anino de ensemblo Táltos. Ŝi komponis teatran kaj filmmuzikon, muzikteatraĵon. De 1985 ŝi vivas en Aŭstralio kaj ŝi estis de 1986 la redaktorino-anoncantino de hungarlingva radio de SBS de Melbourne, de 1988 la aktualaĵredaktorino de hungarlingva radio de SBS de Sidney. De 1990 ŝi estas la redaktorino de la semajngazeto Magyar Élet. Ŝi fondis la Porinfanan Teatron de Sidney. De 1994 ŝi estis raportistino de Duna Tv. de Aŭstralio.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.