Erikas Laiconas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erikas Laiconas
Persona informo
Naskiĝo 11-a de junio 1928
en vilaĝo Bliūdžiai en distrikto Biržai, (Litovio)
Morto 28-a de januaro 2008
en Kaunas
Tombo Eiguliai cemetery
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Erikas Laiconas (naskiĝis la 11-an de junio 1928 vilaĝo Bliūdžiai en distrikto Biržai, mortis 28-an de januaro 2008 en Kaunas) estis luterana pastro, esperantisto. Estante 5-jara knabo li komencis viziti lernejon; poste li daǔrigis lernadon en Nemunėlis Radviliškis, ĝis kiu kaj reen ĉiutage marŝis piede po 4 km. Fininte la mezlernejon en Biržai, Erikas Laiconas forveturis al Kaunas studi en la universitato de Vytautas Magnus kaj post unu jaro li transiris al Litovia Agrikultura Akademio.

En Esperanta movado[redakti | redakti fonton]

En Kaunas tralegis la libron de Antanas Poška "De Baltio ĝis Bengalio" kaj trovis frazon "Bonan tagon sinjorino". Li eksciis, ke ĝi estas en internacia lingvo. Fininte Litovian Agrikulturan Akademion Laiconas restis labori en ĝia Hidromelioracia fakultato. Dum kunveturo de esperantistoj en la Akademio iu samideano pruntedonis al Erikas Laiconas lernolibron de J. Lazauskas. Li transkribis gramatikaĝojn kaj vortareton, tamen inverse: unue li skribis litovaijn signifojn de vorto kaj poste Esperantan vorton. Preskaǔ post duonjaro li eksciis, ke en Instruista domo okazas E-kurso, gvidata de Ignas Balčiūnas. Tamen la kurso jam estis finiĝanta. Sed Erikas Laiconas ne forkuris kaj kun aliaj aliĝis al E-movado. La Kaunan E-rondeton tiam estris Albinas Vebeliūnas. Post iu tempo la rondeto translokiĝis al la Universitato kaj iom poste - al Sindikata Kultura Palaco. Kiam la rondeto iĝis E-klubo, ĝin ekestris Erikas Laiconas. Kvankam li neniun E-kurson finis, sed li gvidis E-kurson. Kiam fondiĝis Litova ASE. Erikas ĉirkaǔ du jarojn laboris en ĝi kaj gvidis la sciencan fakon ĝis tion taskon transprenis vilnano. En 1988 Erikas Laiconas laboris en Esperanta turisma fako "Esperanto - tur", ankaŭ en 1989-a jaro pere de ĝi renkontis la prezidanton de KELI pastron Adolf Burkhardt kaj dank' al li eniris tiun ĉi movadon. En 1995 la Kongreso okazis en Kaunas. Erikas Laiconas eldonis kelkajn numerojn de revueto "Litovia Kristano" Ĝi aperis malmultnombre - nur por grupanoj de la "Biblia studo". En 1998 Erikas Laiconas estis ordinita kiel pastro luterana. (vidu "Litova Stelo" 1998/4, pĝ. 9). Tio okazis en la urbeto Žeimelis.

Erikas Laiconas parolis litove, latve, esperante, angle, ruse, ne tre bone germane, povis komunikiĝi - iom parolis polan lingvon

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Antanas Mekys, Esperanto en Litovio, parto kvara (1999), p. 33-34.