Eriko la 14-a (Svedio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eriko la 14-a de Svedio
Reĝo de Svedio Lilla riksvapnet - Riksarkivet Sverige.png
Erik XIV of Sweden by Steven van der Meulen 1561.jpg
Regado 15601568
Antaŭulo Gustavo Vasa
Sekvanto Johano la 3-a
Personaj informoj
Naskiĝo 13-an de decembro 1533 (1533-12-13)
en Stokholmo
Morto 26-an de februaro 1577 (1577-02-26) (43-jara)
en Örbyhus
Religio luteranismo [#]
Familio
Dinastio Dinastio Vasa [#]
Patro Gustavo Vasa [#]
Patrino Katarina de Saksio-Laŭenburgo [#]
Gefratoj Princess Elizabeth of Sweden • Catherine Vasa • Princess Anna Maria of Sweden • Princess Sophia of Sweden • Princess Cecilia of Sweden • Karolo la 9-aJohano la 3-a • Magnus, Duke of Östergötland [#]
Edzino Karin Månsdotter [#]
Idoj Princess Sigrid of Sweden • Prince Gustav of Sweden • Virginia Eriksdotter • Constantia Eriksdotter [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg
Eriko la 14-a de Svedio

Eriko la 14-a (* 13-a de decembro 1533 en Stokholmo; † 26-a de februaro 1577 en Örbyhus ĉe Upsalo) estis de 1560 ĝis 1568 reĝo de Svedio. Eriko estis filo de reĝo Gustavo la 1-a kaj lia unua edzino Katarina de Saksio-Laŭenburgo.

Dum la reĝeco de Eriko, li estis en konflikto kun sia duonfrato Johano, tiam duko de Finnlando. De 1563 ĝis 1567 Eriko tenis Johanon kaj ties edzinon Katarina Jogajlido kiel kaptitoj en kastelo Gripsholm. Dum tiu kaptiteco Katarina naskis Sigismondon, kiu pli poste fariĝis reĝo de Svedio kaj Pollando-Litovio.