Erkki Tuomioja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erkki Tuomioja

Erkki Sakari TUOMIOJA (naskiĝinta la 1-an de julio 1946 en Helsinko) estas finna maldekstra politikisto de la socialdemokratia partio de Finnlando, ministro pri eksteraj rilatoj el 2011. Li estas doktoro de sociaj sciencoj. En la jaroj 19992000 li estis ministro de komerco kaj industrio. En la jaroj 2000 - 2007 li estis ministro pri eksteraj rilatoj. Tuomioja estas docento de politika historio. Li estas skribinta multaj librojn pri ekstera politiko kaj politika historio.

Lia patro estis Sakari Tuomioja, ankaŭ finna politikisto, kaj iama ĉefministro de Finnlando. Patro de Sakari Tuomioja Valto Tuomioja ĉefĵurnalisto de Helsingin Sanomat. Patrino de Erkki Tuomioja Vappu Tuomioja, verkisto.

Erkki Tuomioja startis sian socian diskuton en la 1960-aj jaroj en ylioppilaskunta (studentokomencio) de Universitato de Helsinko kaj en studantokomencio Teiniliitto. Liaj ĉefdiskutokaŭzoj estis pedagogika kaj internacia. Li estis unu de plaj gravaj politikaj diskutantoj de Finnlando.

Tuomioja estas plej gravaj efikantoj de maldekstra parto de finna socialdemokratia partio. Li estas membro de ATTAC. Li defendas la socialan ŝtaton kaj maldefendas tutmondigon. Li maldefendegis la malsocialan ŝtaton de Usono kaj multaj politikistoj de Usono fariĝis koleraj.

Tuomioja estas ateisto. Li volas, ke teologio estu forigita el universitatoj. Li diris en radio, ke li apenaŭ preĝus, se li estus en falanta aviadilo.