Trimbach SO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Erlimoos)
- La mallongigo SO en Trimbach SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Trimbach.

Trimbach
Blazono de Trimbach
Trimbach vidita de Hauenstein-Pasejo
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Gösgen
Geografia situo CH1903: 634852 / 245996 (mapo)47.3638888888897.9Koordinatoj: 47° 22′ N, 7° 54′ O; CH1903: 634852 / 245996 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6366
Areo 7,66 km²
Alteco 419 m super marnivelo
Poŝtkodo 4632
Komunumkodo 2500
Mapo de Trimbach
vdr

Trimbach estas komunumo en la distrikto Gösgen en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 6 366 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Trimbach situas sude de la Soloturna Ĵuraso ĉe la suda rampo de Suba Hauenstein-Pasejo. En nordo la komunumo etendiĝas ĝis la kresto de la Ĵuraso, en sudoriento ĝian limon formas la rivero Aro kaj en sudokcidento al urbo Olten, kun kiu la komunumo komplete kunkreskis. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Trimbach ankaŭ la setlejoj Rumpel, Miesern, Mahrenacker, Erlimoos kaj Frohburg. Al la vizitanto la komunumo ofertas la tri preĝejoj de la katolikoj, kristankatolikoj kaj protestantoj, la Triunuo-Kapelo en la vilaĝo centro kaj la hinduan templon en nordokicento de la komunumo kaj sur la kresto de la Soloturna Ĵuraxo la ruionon de la prakasteloj de la Grafoj de Froburgo, la iama senjoroj de la regiono.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Trimbach limas en nordo al Wisen, en nordoriento al Lostorf, en oriento al Winznau, en sudo al Olten, en sudokcidento al Wangen ĉe Olten, kaj en okcidento al Hauenstein-Ifenthal.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Trimbach pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 de Bazelo tra Hauenstein-Pasejo al Olten. Sur la teritorio de la komunumo situas ankaŭ la suda portalo de la Hausenstein-Tunelo de Svisaj Federaciaj Fervojoj de la grava linio de Olten al Bazelo, ĉe kiu la komunumo disponas pri stacidomo. Krome tra la komunumo pasas diversaj buslinoj de la regiona busreto de Olten-Gösgen-Gäu.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Trimbach datiĝas el la jaro 1244 kiel Trinbach. Sur la teritorio de la komunumo situas la Burgruino Froburgo (germane Frohburg), kiu estis dum mezepoko la prasidejo de la Grafoj de Froburgo, la tiamaj landaj mastroj. En la jaro 1307 la jurisdikcio pri Trimbach transiris de la Froburgoj al la Grafoj de Nidau, en la jaro 1376 al la Grafoj de Thierstein kaj en 1418 al la Grafoj de Falkenstein. En la jaro 1458 Trimbach estis aĉetita de la urbo Soloturno. [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]