Erlinsbach AG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erlinsbach
Blazono de Erlinsbach
Reformita preĝejo de Erlinsbach
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Araŭo
Koordinatoj  47° 4′ N 8° 1′ O / 47.067 °N, 8.017 °O / 47.067; 8.017 (mapo)Koordinatoj: 47° 4′ N 8° 1′ O / 47.067 °N, 8.017 °O / 47.067; 8.017 (mapo)
Areo 9,86 km²
Alteco 430 m super marnivelo
Poŝtkodo 5018
Komunumkodo 4005
Mapo de Erlinsbach
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Erlinsbach estas komunumo en la distrikto Araŭo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 3481 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La nordan limon de la komunumo formas kresto de la Faldoĵuraso. En nordoriento de la komunumo situas la montopinto Geissfluh, kiu kun alteco de 908 m s.m. estas la plej alta punkto de Kantono Argovio. La rivero Erzbach dividas la valon en soloturnon kaj argovian parton.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Erlinsbach limas en nordo al Oberhof, en oriento al Küttigen, en sudoriento al Araŭo, en okcidento al Erlinsbach SO, kaj en nordokcidento al Kienberg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Erlinsbach situas ĉe la suda alveturvojo al la montpasejo Salhöhe, kiu kondukas al Frick kaj Gelterkinden. La komunumo estas ligita per loka buslinio n-ro 2 kun Araŭo kaj per buslinio n-ro 571 kun Olten.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 toviĝas 3 kilometrojn sude en Araŭo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Erlinsbach datiĝas el la jaro 1173 kiel Arnlesbah.

En mezepoko la tuta valo troviĝis sub la regado de la Senjoroj de Kienberg, kiuj estis vasaloj de la Habsburgoj. En la jaro 1417, du jarojn post la konkero de la Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo, la malalta jurisdikcio falis al la urbo Araŭo kaj en la jaro 1454 al la johanita komandejo Biberstein. En la jaro 1535 la urbo Berno devigis la johanitojn vendi siajn havaĵojn. Soloturno intertempe jam akiris la okcidentan valoflankon. Dum la orienta flanko estis reformigita fare de Berno, la okcidenta valflanko sub Soloturno restis katolika, kio cementis la dividon de la valo al katolika soloturna kaj reformita berna flanko. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la berna flanko de la valo estis atribuita kiel komunumo Erlinsbach al la nove fondita Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]