Ernő Csizmadia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Csizmadia
Persona informo
Naskiĝo 10-an de februaro 1924 (1924-02-10)
en Behynce
Morto 14-an de novembro 1984 (1984-11-14) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Ernőné Csizmadia Magda Székely
Okupo
Okupo ekonomikisto • universitata instruisto
vdr

Ernő Csizmadia [ĉizmadia], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csizmadia Ernő estis hungara agrara ekonomikisto, altlernejaj instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1979). Lia edzino estis Ernőné Csizmadia Magda Székely.

Ernő Csizmadia [1] naskiĝis la 10-an de februaro 1924 en vilaĝo Behynce en Ĉeĥoslovakio (nuntempa ekstera urboparto de Tornaľa en Slovakio). Li mortis la 14-an de novembro 1984 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Csizmadia devenis el la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li studis en Hungara Ekonomia Universitato en Budapeŝto, poste li ekinstruis en agrara universitato en Gödöllő. Ekde 1968 li havis postenon en la menciita ekonomia universitato en Budapeŝto, ekde 1979 li estis rektoro (pli frue dekano). Krome li estis partiano havanta altajn postenojn en la unusola partio. Li okupiĝis precipe pri kooperativoj (aŭ kolĥozoj), pri agrar-industriaj evoluoj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Két út – két világ (Du vojoj - du mondoj) (1962)
  • Gazdasági koncepciónk és az élelmiszergazdaság (1970)
  • Socialist Agriculture in Hungary (1977)
  • Az MSZMP agrárpolitikája és a magyar mezőgazdaság (1984)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.