Ernő Dániel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Barono Ernő Dániel, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Dániel Ernő estis hungara politikisto, ministro, advokato. Lia nobela antaŭnomo estis szamosújvárnémeti. Lia avo estis Ernő Kiss (general-leŭtenanto).

Ernő Dániel
Ernő Dániel

Ernő Dániel [1] naskiĝis la 3-an de majo 1843 en Hungara reĝlando en Felsőelemér (nuntempa Elemir en Serbio). Li mortis la 24-an de julio 1923 en Balatonfüred.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Dániel apartenis al la armena minoritato de la lando. Li lernis juron en universitato en urbo Pest. En 1865 li eklaboris kiel subnotario. Post 3 jaroj li advokatiĝis. En 1870 (poste plurfoje) li estis elektita parlamentano. Inter 1895-1899 li estis ministro pri komerco. En 1896 li ricevis la titolon barono. Inter 1906-1910 li politikadis en la senato, poste li denove estis elektita parlamenta deputito.

Fontoj[redakti | redakti fonton]