Ernő Dániel (pianisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Dániel
Persona informo
Naskiĝo 6-an de majo 1918 (1918-05-06)
en Budapeŝto
Morto 27-an de septembro 1977 (1977-09-27) (59-jaraĝa)
en Santa Barbara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz LisztMuzikakademio Franz LisztUniversitato Eötvös Loránd
Familio
Infano Erno S. Daniel
Okupo
Okupo dirigento • pianisto • universitata instruisto
vdr

Ernő Dániel, laŭ hungarlingve kutima nomordo Dániel Ernő estis hungara-usona pianisto, dirigento, altlerneja instruisto.

Ernő Dániel [1] naskiĝis la 6-an de majo 1918 en Budapeŝto, li mortis la 27-an de septembro 1977 en Santa Barbara (Kalifornio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Dániel estis mirinfano. Li diplomiĝis kun la plej altaj honoroj en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1941. En 1938 li ricevis stipendion pro recitalo de verko de Ferenc Liszt. Liaj plej gravaj instruistoj estis komence Emánuel Hegyi, poste Ernő Dohnányi kaj Leó Weiner. Intertempe en 1939 li studis en Romo de Alfredo Casella. Inter 1941 kaj 1948 li instruis en la Muzikarta Altlernejo, sed li ankaŭ koncertis kaj enlande kaj en Eŭropo. Dum la 2-a mondmilito li akiris plian ŝtatsciencan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány. En 1949 li migris al Usono kaj instruis jardekon en Wichita Falls, poste en Santa Barbara. Li ankaŭ faris koncertojn en Usono, krome ekde 1952 li dirigentis orkestron de Wichita Falls. Ekde 1960 li faris la samojn en Santa Barbara. En 1973 li estis elektita honora membro de Societo Ferenc Liszt en Budapeŝto. En Usono li estis disvastiganto de la hungara muziko. Li havis edzinon, kiu naskis dufoje.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.