Ernő Fekete

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Fekete
Persona informo
Naskonomo Fekete Tibor
Naskiĝo 19-an de marto 1972 (1972-03-19) (52-jaraĝa)
en Szombathely
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Ernő Fekete, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fekete Ernő estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia origina persona nomo estis Tibor.

Ernő Fekete [1] naskiĝis la 19-an de marto 1972 en Szombathely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Fekete jam dum la lernejaj jaroj estis amatora aktoro, en 1988 li atingis la unuan lokon en konkurso de Hungara Televizio en kategorio deklamado. Post la tutlanda sukceso li estis vicaktoro en Teatro Petőfi (Veszprém). Li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1995, kie liaj ĉefaj instruistoj estis István Horvai kaj Dezső Kapás. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Katona József. En 2010 li prezentis sole spektaklon pri poemoj de Sándor Weöres kun granda sukceso. Li ricevis plurajn premiojn.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kinejaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Sorstalanság (Sensorteco, 2005)
  • Fekete leves (2013)

Elektitaj televiziaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Miénk a kép Műsor (1996)
  • Félvilág (2015)

Aliaj roloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]