Ernő Fodor (pianisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Fodor
Persona informo
Naskonomo Freund Ernő
Naskiĝo la  25-an de aprilo 1878(nun 1878-04-25)
en Hungario Csabdi (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 15-an de oktobro 1944
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Nemzeti Zenede • Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo muzikinstruisto • pianisto
vdr

Ernő Fodor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fodor Ernő estis hungara pianisto, muzikinstruisto, lernejestro.

Ernő Fodor [1] naskiĝis la 25-an de aprilo 1878 en Csabdi, li mortis la 15-an de oktobro 1944 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Fodor devenis el juda familio. Li frekventis muziklernejon en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio en 1902. Lia ĉefinstruisto estis Árpád Szendy. Post la diplomo li koncertis jaron en Eŭropo kune kun Arnold Földesy. Krom la koncertoj li vizitis signifajn muziklernejojn, hejmenveninta en 1903 li fondis muziklernejon, kie li instruis ĝis 1909, poste li estis lernejestro ĝismorte. Lia vidvino gvidis plu la privatan lernejon, kiu ankaŭ nun estas signifa ŝtata muziklernejo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]