Ernő György

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

GYÖRGY Ernő (djoerdj) estis hungara juristo, fakverkisto naskita en Nadjvarado la 13-an de aprilo 1888 kaj mortinta en Budapeŝto la 14-an de oktobro 1977.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő György finis siajn studojn en la jurakademio de Nadjvarado kaj en la Universitato de Koloĵvaro. Li iĝis advokatkanditato en Budapeŝto, de 1912 advokato en Nadjvarado, soldato dum la unua mondmilito (1914–18). De 1919 li estis advokato en Budapeŝto, de 1926 afergvidanta direktoro de la Országos Hitelvédő Egylet. Li iĝis privatprofesoro pri ekonomijuro (1946). Li estis organizinto (1948), poste la unua prezidanto de la Közületi Egyeztető Bizottság. En 1951 li estis la plejsupertribunala juĝisto, de 1952 juĝisto grupestro de Centra Distrikta Tibunalo de Budapeŝto. Inter 1953 kaj 1957 li estis jurkonsilanto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Adózás. Az egyéni cégek és a részvénytársaságok adói (kun Bodroghy József, Bp., 1921);
  • Neue Wege des Insolvenzrechtes (Wien, 1930);
  • A válságjog kialakulása (Bp., 1933);
  • A hitel biztosítékai. Kezesség, zálogjog ingó dolgon, biztosítás, engedmény (Bp., 1942);
  • A gazdaságjog szerkezeti változásai (Bp., 1948);
  • Kereskedelmi társasági jog (Bp., 1969);
  • A gazdasági verseny külkereskedelmi vonatkozásai (Bp., 1973);
  • A gazdasági verseny jogi kérdései (Bp., 1976).

Fonto[redakti | redakti fonton]