Ernő Mátyás
Aspekto
Ernő Mátyás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de junio 1888 en Crișcior |
Morto | 29-an de majo 1950 (61-jaraĝa) en Sárospatak |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged - filozofio (–1922) |
Okupo | |
Okupo | kalvinana pastro |
MÁTYÁS Ernő (pro. ma:tja:ŝ) estis hungara reformita teologia instruisto, eklezia verkisto naskita en Kristyor la 16-an de junio 1888 kaj mortinta en Sárospatak la 29-an de majo 1950.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ernő Mátyás studis teologion en Koloĵvaro inter 1907 – 11 kaj en Ĝenevo en 1924 – 25. Oni habilitis lin privatprofesoro en Kolozsvár en 1921. Li havigis doktortitolon pri filozofio en 1922 en la Universitato de Segedo. Inter 1914 – 25 li estis pastro en Székelyföldvár, en 1924 -25 profesoro anstataŭanta en teologia akademio en Koloĵvaro, de 1925 en Sárospatak li estis profesoro en la katedro pri Nova Testamento de la reformita teologio.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Pál apostol mystikája (Kolozsvár, 1921);
- Vallásos mystika (Kolozsvár, 1921);
- János evangéliuma főbb problémái (Theol. Szle, 1926);
- Pál apostol viszonya a misztériumvallásokhoz (Sárospatak, 1931);
- Pál apostol antropológiája (Bp., 1941);
- Újszövetségi kijelentéstörténet (Bp., 1943);
- János evnngélioma (Sárospatak – Bp., 1950).