Ernő Mihályi
Ernő Mihályi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Mihályi Ernő |
Naskiĝo | la 24-an de septembro 1905 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 7-an de marto 1949 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Ernő Mihályi |
Frat(in)o | Vilcsi Mihályi |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ernő Mihályi [mihAji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mihályi Ernő estis hungara aktoro, komikisto. Lia nobela antaŭnomo estis legenyei, lia fratino estis Vilcsi Mihályi.
Ernő Mihályi [1] naskiĝis la 24-an de septembro 1905 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de marto 1949 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Ernő Mihályi akiris diplomon en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi. En 1927 li debutis en Debrecen, poste li ludis 11 jarojn en Ĉeĥoslovakio. Inter 1938 kaj 1941 li havis rolojn en kabaredo en Budapeŝto. Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Gaja Teatro (1941)
- Teatro Madách (1942)
- Teatro Magyar (1945, 1946-1947).
Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]
- Ibsen: A vadkacsa - Hjalmar
- Luigi Pirandello: Ses roluloj serĉantaj verkiston - teatrestro
- Sándor Hunyady: Lovagias ügy - S-ro Virág
Elektitaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]
- Autogram Lili (1917) – studento
- Tomi, a megfagyott gyermek (1936) – fianĉo
- Kadettszerelem (1942) – kuracisto
- Egy fiúnak a fele Vida (1946)