Ernő Teleki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Teleki
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1902 (1902-09-11)
en Kluĵo
Morto 27-an de novembro 1980 (1980-11-27) (78-jaraĝa)
en Kluĵo
Ŝtataneco HungarioRumanio
Okupo
Okupo pentristo • politikisto
vdr

TELEKI Ernő grafo, Széki Teleki estis rumanuja hungara ekonomiisto, politikisto, pentristo kultivinta de arta bruto naskita en Koloĵvaro la 11-an de septembro 1902 kaj mortinta en Kluĵo la 27-an de novembro 1980.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Teleki abiturientiĝis en la piarista gimnazio de Koloĵvaro en 1920, kaj li havigis diplomon de ekonomiisto en Budapeŝto en 1926. De mezo de la jaro 1925 li gvidis la bienon en Posmuş. Li estis ano de la gvidantaro de Erdélyi Múzeum-Egyesület, Erdélyi Magyar Gazdasági Egyesület kaj Erdélyi Magyar Közművelődési Egyesület. Ekde 1933 li estis la komisiito de reĝa Oficejo Eksterkomerca de Bukareŝto en Francujo, Italujo kaj Egiptujo. Ekde novembro de 1937 ĝis 1944 li laboris ĉe la Ĝenerala Kreditbanko en Budapeŝto. Li estis du monatoj invitito en supera ĉambro de hungara parlameno en 1944. Li vivis ĝis 1949 sen posteno, kiam li dum kvin monatoj lernis la metion de lignaĵisto. Kiel aristokrato ankaŭ li estis de 1953 ellokigita en Dobrugeaon iom da tempo. Li estis elektristo en konstruejo, magazenisto en Mociu, oficisto. Li partoprenis la restarigadon de la artmonumentoj. Li suferis en siaj lastaj jaroj je paralizo. Post 1990 lia familio sendis al Hungara Nacia Galerio la desenaĵojn, (vidan taglibron) de Teleki, kiun li kreis dum preskaŭ du jardekoj ekde 1953. El ili estis 25 ekspoziciitaj en la Hungara Nacia Galerio de Budapeŝto lastfoje inter 18-a de septembro kaj 9-a de novembro de 2008 en la ekspozicio titolita Pentraĵoj de internaj vojoj en Aŭstrujo kaj Hungarujo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Retpaĝo pri ekspozicio en hungara lingvo [1][rompita ligilo]