Erna Bogen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erna Bogen
Erna Bogen en 1933 (la plej alta)
Erna Bogen en 1933 (la plej alta)
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1906 (1906-12-31)
en Jarosław
Morto 23-an de novembro 2002 (2002-11-23) (95-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Albert Bogen
Edz(in)o Gerevich Aladár
Infanoj Pál Gerevich • György Gerevich
Okupo
Okupo skermanto
vdr

Erna Bogen, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bogen Erna estis hungara skermisto (rapiristo), olimpiano, mondĉampiono. Ŝia familia nomo estis ekde 1938 Bogáthy, samtempe ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Gerevich AladárnéGerevichné Bogáti-Bogen Erna. Ŝia edzo estis Aladár Gerevich, ŝia pli konata filo estis Pál Gerevich.

Memortabulo pri Gerevich kaj Bogen

Erna Bogen[1] naskiĝis la 31-an de decembro 1906 en Jarosław (Antaŭkarpatio) (Aŭstrio-Hungario, nuntempe en Pollando), ŝi mortis la 23-an de novembro 2002 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Erna Bogen skermis en sportklubo en Budapeŝto ekde 1926, inter 1928-1937 ŝi estis membro de la hungara nacia skerma teamo. Ŝi estis hungara ĉampiono 16-foje inter 1929-1952 plej ofte individue. Ŝi estis olimpiano en Somera Olimpiko 1932 kun bronza medalo, krome en mondĉampionumo ŝi estis la unua en 1937. Depost 1952 ŝi forlasis la aktivan sporton. Ŝi edziniĝis en 1938, ŝi naskis filojn en 1946 kaj 1948, ŝi vidviniĝis en 1991. Ŝi ricevis premiojn en 1938 kaj 1997.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]