Ernestina de Champourcín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ernestina de Champourcín
E. Champourcin y E.Checa.jpg
Persona informo
Naskonomo Ernestina de Champourcín
Naskiĝo 10-an de julio 1905 (1905-07-10)
en Vitorio
Morto 27-an de marto 1999 (1999-03-27) (93-jara)
en Madrido
Lingvoj hispana lingvo
Ŝtataneco Hispanio
Profesio
Profesio poeto • verkisto
v  d  r
Information icon.svg

Ernestina de Champourcín Morán de Loredo (Vitorio, 10a de julio 1905 - Madrido, 27a de marto 1999), estis hispana poetino de la Generacio de la 27a.[1]​ Ŝi estas ofte enmetita en aparta listo de verkistinoj en grupo nomita Las Sinsombrero (La Senĉapelulinoj).[2]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernestina de Champourcín, naskiĝis en en riĉa familio kaj ricevis altan edukadon en kiu lingvolernado ludis gravan rolon. Same kiel ĉe aliaj knabinoj el burĝaj familioj, ŝi unue ricevis instruadon hejme kaj nur dekjaraĝa eniris en katolikeklezian lernejon por bakalauriĝi. Poste ŝi deziris studi en la universitato, sed la gepatroj malakceptis tion. Tiu frustrita deziro estis la origino de ŝia beletra laboro. En la unuaj tempoj, ŝi ne vidis en tio veran profesion kaj ofte bruligis la verkaĵojn. Sed laŭ la tempo ŝi evoluis al pura poezio influite de Juan Ramón Jiménez, al kiu ŝin ligis profunda amikeco, same kiel al lia edzino, Zenobia Camprubí.

Kune kun María de Maeztu, María Baeza kaj aliaj virinoj okupiĝantaj pri la kulturo de virinoj, ŝi kunfondis la Lyceum Club. Ernestina estis ties sekretario ĝis la eko de la milito.

Milito kaj ekzxilo[redakti | redakti fonton]

En 1936 ŝi edziniĝis al la poeto Juan José Domenchina, kiu iĝis persona sekretario de Manuel Azaña, prezidento de la Respubliko. Tiu posteno, kvankam ne oficiala, tute malhelpis, ke ili restu en Hispanio post la milito, kaj igis ilin parto de la intelektularo kiu devis iri al ekzilo.

Ili ekziliĝis unue al Francio kaj poste al Meksiko, kie ŝi disvolvis gravan karieron kiel tradukisto por Fondo de Cultura Económica kaj aliaj eldonejoj. Dum pli ol dek kvin jaroj ŝi dediĉis sin intense al tradukarto kaj ne verkis poezion: for de ŝia medio kaj de la poezia grupo kiu maturigis ŝin, verki poezion ŝajnis al ŝi sensencaĵo. En 1950 Ernestina konatiĝis kun la katolika institucio Opus Dei. Ŝia profunda religiemo kaj la kristana edukado, kiun ŝi vidis doni en la centroj de la institucio klinigis ŝin al eniro en ĝi du jarojn poste. Paralele, la publikigo en 1952 de la verko Presencia a oscuras (Ĉeesto en mallumo) markis mejloŝtonon ŝiaj vivo kaj verkoj, ĉar tiam ekis por ŝi epoko de mistikismo. La heredo de Johano de la Kruco videblas ekde tiam en ŝia verkaro.

Reveno[redakti | redakti fonton]

Ŝi revenis al Hispanio en 1972, sed la lando estis ege ŝanĝigita kaj ŝi sentis ĝin fora. Tiel aperis verkoj kiel La pared transparente (La travidebla muro), kiu bone esprimas la sentarojn de multaj revenintoj al la lando post longa ekzilado. Malgraŭ sia fekunda kaj intensa verkaro, ŝi estis, kiel aliaj virinoj de la Generacio de 1927, tute forgesita en la beletra mondo dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. Jam maljuna, preskaŭ blinda kaj surda, ŝi altiris la interesiĝon de la junaj ĵurnalistoj kaj esploristoj, kiuj trafe vidis en ŝi reprezenton de la Generacio de 1927. Ŝi mortis en Madrido en 1999.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • En silencio. Madrid, Espasa-Calpe, 1926.
  • Ahora. Madrid, Imprenta Brass, 1928.
  • La voz en el viento. Madrid, Compañía Ibero-Americana de Publicaciones, 1931.
  • Cántico inútil. Madrid, Aguilar, 1936.
  • Presencia a oscuras. Madrid, Rialp, 1952.
  • El nombre que me diste... México, Finisterre, 1960.
  • Cárcel de los sentidos. México, Finisterre, 1964.
  • Hai-kais espirituales. México, Finisterre, 1967.
  • Cartas cerradas. México, Finisterre, 1968.
  • Poemas del ser y del estar. Madrid, Alfaguara, 1972.
  • Primer exilio. Madrid, Rialp, 1978.
  • Poemillas navideños. México, 1983.
  • La pared transparente. Madrid, Los Libros de Fausto, 1984.
  • Huyeron todas las islas. Madrid, Caballo Griego para la Poesía, 1988.
  • Antología poética, (enkonduko de Luz María Jiménez Faro). Madrid, Torremozas, 1988.
  • Ernestina de Champourcín. Málaga, Centro Cultural de la Generación del 27, 1991.
  • Los encuentros frustrados. Málaga, El Manatí Dorado, 1991.
  • Poesía a través del tiempo. Barcelona, Anthropos, 1991.
  • Del vacío y sus dones. Madrid, Torremozas, 1993.
  • Presencia del pasado (1994-1995) . Málaga, Poesía circulante, núm. 7, 1996.
  • Cántico inútil, Cartas cerradas, Primer exilio, Huyeron todas las islas. Málaga, Centro Cultural de la Generación del 27, 1997.
  • Poesía esencial (2008). Fundación Banco Santander. Colección Obra Fundamental. ISBN 978-89913-90-5.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Escritores.org. «De Champourcín Morán, Ernestina». www.escritores.org. [1] Konsultita la 17an de Julio 2018.
  2. Balló, Tania (2016). Las Sinsombrero. Espasa. ISBN 978-84-670-4603-8.
  3. «CVC. El Trujamán. Historia. Traduciendo desde el exilio (1): Ernestina de Champourcín, por Josefina Cornejo.». cvc.cervantes.es. Konsultita la 17an de Julio 2018.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Fonto en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Ana Manero: La glora parentezo (Virinoj de la Respubliko). Beletra Almanako (14), junio 2012. pp. 87-134, pri Ernestina de Champourcín ĉefe en pp. 121-122.

En aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

  • Acillona, Mercedes, “Poesía mística y oracional en Ernestina de Champourcin”, Letras de Deusto, 48 (1991).
  • Arizmendi, Milagros, Ernestina de Champourcin, Poemas de exilio, de soledad y de oración. Encuentro ediciones kaj Universidad de Navarra. 2004. ISBN 84-7490-742-X
  • Ascunce, José Ángel, Ernestina de Champourcin, Poesía a través del tiempo, Barcelona: Anthropos, Memoria Rota. Exilios y Heterodoxias, (1991).
  • Checa, Edith, “Entrevista. Ernestina de Champourcin olvidada entre los equívocos linderos de la Generación del 27”, Espéculo, 9 (1998).
  • Ciplijauskaite, Birute, “Escribir entre dos exilios: las voces femeninas de la Generación del 27”, en Homenaje al Profesor Antonio Vilanova, II, eld. A. Sotelo Vázquez kaj M. C.
  • Comella, Beatriz, Ernestina de Champourcin, del exilio a Dios, Rialp, Madrid (2002), ISBN 84-321-3422-8
  • Cuesta Tudela, Dolores, “Una lectura de la obra poética de Ernestina de Champourcin en el exilio: de Presencia a oscuras a Poemas del ser y del estar”, en L’exili cultural de 1939, II, Valencia (2001).
  • Fernández Urtasun, Rosa kaj Ascunce, José Ángel (eld.), Ernestina de Champourcin: mujer y cultura en el siglo XX, Biblioteca Nueva, Madrid (2006), ISBN 84-9742-601-0
  • Jiménez Faro, Luzmaría, “Ernestina de Champourcin: un camino hacia la luz”, Ínsula 557.
  • Lacarra Lanz, Eukene, Estrategias discursivas y el yo agenérico en la poesía religiosa de Ernestina de Champourcin, Universidad del País Vasco.
  • Landeira, Joy. "Ernestina de Champourcin: Vida y literatura." El Ferrol: Sociedad de cultura Valle-Inclan, 2005.
  • Landeira, Joy. "Una rosa para Ernestina: Ensayos en conmemoración del centenario de Ernestina de Champourcin." El Ferrol: Sociedad de cultura Valle-Inclán, 2006.
  • Mabrey, María Cristina C., Ernestina de Champourcin, poeta de la Generación del 27 en la oculta senda de la tradición poética femenina, Ediciones Torremozas, 413 pp., Madrid (2007), ISBN 978-84-7839-396-1
  • Milán Malo, Gabriela, “Ernestina de Champourcin, poetisa de la Generación del 27”, Istmo (1999), México D.F.
  • Miró, Emilio, “Carmen Conde y Ernestina de Champourcin”, Insula 390 (1979).
  • Mujeres del 27, Madrid, Ínsula, 557, 1993.
  • Perlado, José Julio, “Entrevista a Ernestina de Champourcin en 1986”, Espéculo, 8, Madrid, 1998.
  • Sanz Hermida, Rosa, El silencio creador de Ernestina de Champourcin, Tesis doctoral, Universidad de Oviedo, 1991.
  • Siles, Jaime, "Ernestina de Champourcin casi desdibujada", en Poesía esencial, Madrid, Fundación BSCH, 2008, pp. LXIV. Madrid (2008), ISBN 978-84-89913-90-5.
  • Villar, Arturo del, “Ernestina de Champourcin”, La Estafeta Literaria, 556 (1975).