Ernestinum (Gotha)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gymnasium Ernestinum Gotha
[[Dosiero:La lernejo Ernestinum|280px|Foto de la lernejo]]
Establinto Urbo Gotha
Direktoro Lutz Wagner
Vicdirektoro
Adreso Bergallee 8, 99867 Gotha (Germanio)
Dato de fondo 1524
Nombro de lernantoj ĉ. 440
oficiala retejo de la lernejo
vdr

La Gimnazio Ernestinum Gotha (germane: Gymnasium Ernestinum Gotha) estas humanisma-naturscienca gimnazio en Gotha kiu estiĝis en la jaro 1859-a per la kunfandiĝo de Gymnasium illustre kaj Duka nehumanisma gimnazio.

Evoluoj de la gimnazio[redakti | redakti fonton]

Disde la komencoj ĝis la mezo de la 17-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La plej malnova antaŭula lernejo estas la en 1291 unue menciita latina lernejo de ĉe la paroĥa kirko Sankta Mario. La 21.12.1524 Friedrich Myconius fondis en la klostro de la Aŭgustenana monakejo lernejon. Per la influo de Reformacio kaj enhavo kaj formo de instruado nove orientigitis ĉ. la jaro 1550 fare de Cyriacus Lindemann. Li taksis aparte grava la mastradon de la gramatiko de la latina lingvo kaj la bonan interpretadon de romiaj verkistoj. Tiukuntekste enkondukitis la nova fako deklamado. Li krome kontrolis la diligentecon de lernantoj dum ellaboro de skribitaĵoj. Ekster tiuj aspektoj Lindemann famiĝis ankaŭ pro sia humana traktado de lernantoj, je granda diferenco al sia antaŭulo Pankratius Sussenbach (1540–1562).

Ĉirkaŭ la jaro 1600 la gymnazio ricevis la ornaman epiteton illustre fare de lia duka moŝto Johann Casimir de Saksio-Coburg. Tiam rektoris Andreas Wilke (1592–1631). Li konsiderinde plievoluigis la lernejon. Li zorgis pri la plinombrigo de instruistoj kaj pligrandigis la konstruaĵon. Samtempe li flegis kontaktojn kun elstaraj profesoroj kaj scienculoj el tuta Germanlando.

Florego de la gimnazio[redakti | redakti fonton]

La 12-a lernejestro Andreas Reyher en la rondo de familianoj
Notatestila listo Selecta, 1677; en la plej malsoba linio videblas la notoj por August Hermann Francke.

En la 17-a jarcento subtenadis la gimnazion duko Ernesto la 1-a (Saksio-Gotha-Altenburg). Li ofertis al filoj de persekutitaj luteranoj el Hungario, Silezio, Pollando, Rusio kaj Skandinavio azilon. Post la nomumo de Andreas Reyher (1641–1673) je direktoreco estis ordonita la ĝenerala lernejfrekventodevo por ĉiuj infanoj ene de la Duklando Gotha estantaj inter la aĝo de 5 kaj 12. Li reformis la lernejan sistemon de Gotha laŭ la ideoj de Wolfgang Ratke. Komenciĝis la lernejestreco de Reyher per la skizo de nova lernejregularo sub la titolo Special- und sonderbahrer Bericht, Wie (...) Knaben und Mägdlein (...) unterrichtet werden können und sollen (1642). Reyher sukcese realigis enhavajn ŝanĝojn, kiuj famigis lin ankaŭ ekstere de la landlimoj. Per la enkonduko de Selecta iĝis pligrandigo de la klasoj kaj plibuntigo de la fakaro. Unue oni instruis ankaŭ en la germana lingvo. Matematiko, poetiko kaj historio venis kiel novaj fakoj. Por preparado al la universitata vivo la lernantoj ricevis instruadon en la fakoj retoriko, logiko, etiko, metematiko, metafiziko kaj sferiko.

Gravis en la 18-a jarcento en la Duklando Saksio-Gotha-Altenburg la ideoj de raciismo. Novan subtenadfazon la gimnazio ĝuis sub la regado de duko Ernesto la 2-a kies afero de koro estas la ekzisto de bonaj lernejoj en sia teritorio. Lia moto estis ke kleraj subigitoj ĉie ajn estus bona antaŭkondiĉo por ekonomia kaj politika stabileco de la lando. Tiam rektoriĝis Johann Gottfried Geißler (1768–1779). Sub lia estrado venis koncepto, kiu malpligrandigis la kvoton de horoj en malnovaj lingvoj en favoro de natursciencaj fakoj, de la lingvoj franca kaj angla, de literaturo. Por doni pli da libera tempo al la lernantoj la maksimuma instruado antaŭtagmeze estis restriktita je 4, posttagmeze je 3 horoj. Li ankaŭ realigis la principon ke instruistoj instruu nur en fakoj por kiuj ili havis la necesan kvalifikon. Krome li skribigis fiksitajn horar- kaj instruplanojn. Elirpunkto por tiaj ŝanĝoj estis lia verko Unvorgreifliche Gedanken, wie die Einrichtung des gymnasii illustris Gothani einigermaßen könnte verbessert werden (de la 1.11.1768). Sub Friedrich Andreas Stroth (1779–1785) kaj Friedrich Wilhelm Döring (1786–1833) tiaj ideoj pluevoluis. La tiam aktivaj instruistoj Johann Georg August Galletti, Johann Friedrich Salomon Kaltwasser (1752–1813), Friedrich von Schlichtegroll, Johann Kaspar Friedrich Manso kaj Friedrich Jacobs famiĝis per alta grado de kompetenco kaj konscieco pri siaj devoj. Liaj nomoj porĉiamiĝis kiel modelaj fakuloj kaj verkistoj.

Fondo kaj evoluo de Gimnazio Ernestinum ĝis 1945[redakti | redakti fonton]

Bildo de la gimnazio el la 19-a jarcento

En la jaroj 1837/38 faritis en Berg-aleo modernega lernejo klasikisma. Post mallonga iomete malbona estrado inter 1833-41 (sub la kortega ĉefpredikisto Eduard Adolf Jacobi kaj Gottfried Seebode) zorgis pri refortiĝo de la gimnazio Valentin Rost (1841–1859). Li devis toleri konkurencan lernejon, la Duka nehumanisma gimnazio - Herzogliches Realgymnasium, fondita fare de burĝoj el Gotha. Ĝi tute orientiĝis pri modernaj matematikaj/natursciencaj programoj. Ankaŭ kemio, fiziko kaj mineralogio instruitis. La modernaj lingvoj franca kaj angla supervenkis la latinan.

En la 12.4.1859 la du gimnazioj unuiĝis kaj nomitis Gymnasium Ernestinum Gothae omaĝe al duko Ernesto la 1-a.

La nova lernejestro Joachim Marquardt (1859–1882) kontrolis konsekvencan sekvon de la lernejaj reguloj, tamen sen troa dureco. Ankaŭ antaŭ la instruistaro li estis samtempe severa kaj amika. Li engaĝiĝis pri plibonigo de la infrastrukturo. Sub lia estrado la lernejo ricevis alkonstruaĵon, aŭlon, novajn bibliotekajn ejojn kaj sporthalon. La instruado sekvis kanonon unuecan. Ekde la 8-a klasŝtupo iĝis disdivido en humanismajn kaj nehumanismajn klasojn. La posteulo de Marquardt estis Albert von Bamberg (1883–1910), kiu spronis ambaŭ flankojn de instruado, do kaj la humanismajn fakojn kaj la natursciencajn. Sub la nova lernejestro Ludwig Mackensen (1910–1914) la unuaj knabinoj estiĝis lernejanoj. Heinrich Anz (1914–1935) devis dum deĵortranspreno mastri la eksplodon de la Unua mondmilito. Ankaŭ dum la sekvintaj jaroj de Vajmara Respubliko oni ŝuldas dankon al Anz ke la humanisma gimnazio daŭre rajtis ekzisti. Dum la tempo de nacisocialismo la lerneja vivo estis malfacilitiga pro la agadoj de Hitlera Junularo, nelibervola demisio de instruistoj, oftaj naziaj solemnaĵoj, rekrutado de lernantoj. Tamen Otto Küttler (1938–1945) engaĝiĝis por la kontinuigo de la lerneja vivo. Sub li estis aranĝitaj teatraĵoj, prelegoj, sporteventoj. Dum la Dua mondmilito la gimnazia biblioteko translokitis al Kastelo Friedenstein. Ĝi restas ĝis hodiaŭ tie estante parto de la Esploradbiblioteko Erfurt/Gotha.

La gimnazio dum la tempo de GDR[redakti | redakti fonton]

Post la milito la instruistaro dissolvitis kaj novaj socialismaj klerigkonceptoj enkondukitis. Sekve la humanisma branĉo ne plu havis lokon. En 1965 la Politeknika supera lernejo (POS) eknomitis por Albert Schweitzer.

Evoluoj ekde 1991[redakti | redakti fonton]

Post la germana reunuiĝo oni refondis la Gimnazion Ernestinum en la 1.11.1991. En 1993 okazis la unuaj abiturientaj ekzamenoj post 48 jaroj. Hodiaŭ zorgas ĉ. 40 instruitoj por la klerigo de ĉ. 440 lernantoj.

Eksterlernejaj agadoj[redakti | redakti fonton]

  • Partopreno ĉe "olimpikaj" konkursoj pri matematiko, kemio kaj fiziko
  • Partopreno ĉe Jugend trainiert für Olympia
  • Ĝemeliĝo kun lernejoj en Benevento kaj en Ukrainio
  • Partopreno ĉe koncertoj de la Infana koruso de Gotha
  • Ekspozicioj de artaĵoj el interesrondetoj en la urbo kaj surkastele

Kooperacio kun aliaj institutoj[redakti | redakti fonton]

  • Reklamsemajno por lernantoj de la 4-a klasŝtupo bazlerneja
  • Kunaj kursoj de plialtigita nivelo (klasŝtupoj 11/12) kune kun la Arnoldi-gimnazio
  • Staĝoj por studantoj de instruado de diversaj turingiaj universitatoj
  • Trejnadlokoj por finstudintoj de ĉe la Universitato de Erfurto

Instruistoj kaj lernintoj de la gimnazio[redakti | redakti fonton]

Personuloj, kiuj frekventis la Ernestinum-gimnazion respektive ties antaŭulajn instituciojn Gymnasium Illustre kaj Realgymnasium kiel instruistoj aŭ lernantoj, estis:

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Max Schneider: Die Abiturienten des Gymnasium Illustre zu Gotha aus M. Andreas Reyhers und Georg Hessens Rektorat von 1653–1694, Engelhard-Reyher, 1911
  • Heinrich Anz (Hrsg.): Gotha und sein Gymnasium. Bausteine zur Geistesgeschichte einer deutschen Residenz. Zur 400 - Jahrfeier des Gymnasium Ernestinum, Verlag Friedrich Andreas Perthes A.-G., Gotha/Stuttgart 1924
  • Gymnasium Ernestinum : Jahresheft ...
  • Christoph Köhler u.a. [Red.]: Festschrift zum 475-jährigen Schuljubiläum des Gymnasium Ernestinum Gotha 1524–1999, Gotha, 1999
  • Christoph Köhler: Herzog Ernst II. von Sachsen-Gotha-Altenburg (1772–1804) zum 200. Todestag, Gotha, Ernestinum, N.F. 137.2004, S. 1061–1066
  • Jekaterina Vogel: Andreas Reyher 1601–1673, Gotha [1990]
  • Sascha Salatowsky (Hrsg.): Gotha macht Schule. Bildung von Luther bis Francke [= Veröffentlichungen der Forschungsbibliothek Gotha, Bd. 49]. Gotha 2012
  • Mitteldeutscher Kulturrat Bonn (Hrsg.): Gymnasien Thüringens Band 3, Kammwegverlag, Troisdorf 1972
  • Christian Ferdinand Schulze: Geschichte des Gymnasiums zu Gotha, Justus Perthes, Gotha, 1824 [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]