Ernesto (Saksio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ernesto (Saksio-Wittenberg))
Ernesto de Saksio
Persona informo
Ernst von Sachsen
Naskiĝo 24-an de marto 1441 (1441-03-24)
en Meißen, Elektoprinclando Saksio,  Sankta Romia Imperio
Morto 26-an de aŭgusto 1486 (1486-08-26) (45-jaraĝa)
en Colditz, Elektoprinclando Saksio,  Sankta Romia Imperio
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per ĉevalfalo vd
Tombo Katedralo de Meißen vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Familio
Dinastio Ernestidoj • Dinastio Wettin vd
Patro Frederiko la Milda vd
Patrino Margareto de Aŭstrio vd
Gefratoj Alberto la Temerara, duko de Saksio • Hedwig, Abbess of Quedlinburg • Margaret of Sachsen • Amalia of Saxony • Anna of Saxony, Electress of Brandenburg vd
Edz(in)o Elisabeth of Bavaria, Electress of Saxony vd
Infanoj Christina of Saxony • Frederiko la 3-aJohano la Konstanta • Margaret of Saxony, Duchess of Brunswick-Lüneburg • Ernest II of Saxony • Adalbert III of Saxony • Wolfgang von Sachsen vd
Parencoj Maksimiliano la 1-a • Alberto la 3-a, Duko de Bavario vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ernesto de Saksio (germane: Ernst von Sachsen; naskiĝinta la 24-an de marto 1441 en Meißen, mortinta la 26-an de aŭgusto 1486 en Colditz pro falo deĉevala) estis saksia princo-elektisto kaj prapatro de la ernestida branĉo de la dinastio Wettin.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante la plej maljuna filo de Frederiko la Milda li kune kun la frato Alberto la Temerara estis forkaptita disde Kastelo je Altenburg en 1455 fare de Kunz von Kauffungen. Li fondis la ernestidan linion de la saksia dinastio. En 1464 li posteulis la patron princ-elektistece sed tamen suverenis kun la frato Alberto komune pri la landoj de Meißen kaj Turingio, ĝis 1485.

Post la perfortita ekziligo de la vokto Henriko la 2-a (Plauen) fare de Georgo de Podebrado la du fratoj akiris en 1466 Plauen, Oelsnitz kaj Adorf. La protektadorajton pri Quedlinburg gajnis Ernesto en la jaro 1479 pro la helpo de la fratino kaj abatino Hedwig kontraŭ la urbo kaj la episkopo de Halberstadt. La ĵus antaŭe malkovritaj arĝentaj minejoj en la Ercmontaro pliabundigis la rimedojn por aĉeti novajn posedaĵojn, ekz. en 1372 de la Princolando Żagań en Silezio kaj en 1474 de la regadujoj de Żary, Beeskow kaj Storkow. Kiam la dua filo de Ernesto, Alberto, iĝis ĉefepiskopo de Majenco en 1482, la urbo Erfurto devis konsenti nevole al protektiĝo fare de la saksoj; la tria filo Ernesto iĝis en 1476 ĉefepiskopo de Magdeburgo, en 1479 krome koadjutoro en Halberstadt. Kun la patra helpo li obeemigis en 1478 la Halle-anojn kaj en 1486 la Halberstadt-anojn.

Papo Siksto la 4-a donacis al Ernesto en 1480 Oran Rozon, kiun li transdonis al la Katedralo de Meißen. Turingiaj aferoj post la morto de la onklo Vilhelmo la 3-a malharmoniigis la du fratojn. Okaze de la landa separiĝo en Lepsiko en la 26.8.1485 ricevis Ernesto, krom la lando Turingio kun la posedaĵoj vogtlandaj kaj frankoniaj, la duonon de la lando de ĉe la rivero Pleiße kaj Osterland (terra orientalis) iĝante tiel la fondonto de la ernestida (unue elektista) linio.

Lia edzino Elizabeto, filino de la bavara duko Alberto la 3-a mortis en 1484. Li havis kvar filojn: krom la jam menciitaj klerikoj Alberto kaj Ernesto ankoraŭ Frederikon kaj Johano la Konstanta, posteuloj liaj en la princ-elektisteco.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 6. Leipzig 1906, p. 65 (tie ĉi interrete)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]