Ernesto Aŭgusto la 1-a (Saksio-Vajmaro-Eisenach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernesto Aŭgusto la 1-a
Persona informo
Ernst August I. von Sachsen-Weimar
Naskiĝo 19-an de aprilo 1688 (1688-04-19)
en Vajmaro
Morto 19-an de januaro 1748 (1748-01-19) (59-jaraĝa)
en Eisenach
Tombo Princa kripto de Weimar vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Ernestidoj • Dinastio Wettin vd
Patro Johano Ernesto la 3-a vd
Patrino Sophie Auguste of Anhalt-Zerbst vd
Gefratoj Johano Ernesto la 4-a vd
Edz(in)o Eleonora Vilhelmina de Anhalt-Köthen • Sophie Charlotte of Brandenburg-Bayreuth vd
Infanoj Bernardina Christina Sophia of Saxe-Weimar-Eisenach • Ernesto Aŭgusto la 2-a de Saksio-Vajmaro-Eisenach • Princess Ernestine of Saxe-Weimar • Ernestine Albertine of Saxe-Weimar • Wilhelm Ernst von Sachsen-Weimar-Eisenach • Wilhelmine Auguste von Sachsen-Weimar-Eisenach • Johann Wilhelm von Sachsen-Weimar-Eisenach • Charlotte Agnes Leopoldine von Sachsen-Weimar-Eisenach • Johanna Eleanore von Sachsen-Weimar-Eisenach • Emanuel Friedrich von Sachsen-Weimar-Eisenach • Karl August Eugene von Sachsen-Weimar-Eisenach • Ernst Adolf Felix von Sachsen-Weimar-Eisenach vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
Duko de Saksio-Vajmaro
Dum 1707-1741
Duko de Saksio-Eisenach
Dum 1741
Duko de Saksio-Vajmaro-Eisenach
Dum 1741-1748
Sekvanto Ernesto Aŭgusto la 2-a, lia filo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ernesto Aŭgusto la 1-a (naskiĝinta la 19-an de aprilo 1688 en Vajmaro, mortinta la 19-an de januaro 1748 en Eisenach) estis duko de la Duklando Saksio-Vajmaro-Eisenach. Inter aliaj germanaj suverenoj siatempaj li furoris per diversaj specialaj trajtoj, ĝuste ne per imitado de la franca reĝo Ludoviko la 15-a.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La plej maljuna filo de duko Johano Ernesto la 3-a (Saksio-Vajmaro) kiu kunregadis kun la frato Vilhelmo Ernesto (Saksio-Vajmaro). Nur 15-jaraĝa li ekstudentis ĉe la Universitato de Halle kie li restis ĝis 1705 antaŭ translokiĝo al Jena kiu li lernas de François Roux la francan lingvon. Ekde aŭtuno 1706 li vojaĝis tra Nederlando kaj Francio revenonte an 1708 al Vajmaro. Intertempe estis mortinta lia patro kaj en 1709, post atingo de la plenaĝeco, li iĝis kunreganto de la onklo. Tio tamen apenaŭ funkciis en praktiko pro la obstina malvolo de la onklo iel kaj vere potencpartoprenigi la nevon. La kvereloj inter la du princoj ektiomis ke en 1723 necesis interveno de la imperiestro mem por trankviligi la landon.

En la jaro 1716 li edziĝis kun la vidvinigita dukino Eleonora Vilhelmina de Anhalt-Köthen, kaj post ŝia morto (en 1726) denove kun princino Sophie Charlotte Albertine (Brandenburg-Bayreuth) en 1732. Ambaŭ geedzecoj estis infanriĉaj.

Novaj enkondukoj[redakti | redakti fonton]

Aparta merito ŝuldiĝas al Aŭgusto Ernesto per la intertraktoj faritaj ĝis 1725 kiuj ebligis la vojojn al la rajto de unuenaskiteco en lia familio. Kiam mortis Vilhelmo Ernesto en la jaro 1728 maldividenda regado ekeblis. Komence li kondukis la landon laŭ la stilo de la antaŭulo pro ke malsano malebligis propran akĉentometon regadan. Sed ekde 1730 lia emego je gloro kaj fortimpreso ja senteblis kaj ankaŭ la soldataraĵoj troigitis. En 1733 li fondis la Ordenon de la atentemo/Ordenon de la blanka falko (Orden der Wachsamkeit oder vom weißen Falken) por substreki sian fidelecon al lia imperiestra moŝto. Sed ankaŭ administracie kaj leĝdonade li ne forgesis severan inspektadon helpite ĝis 1739 fare de ministro Georg Wilhelm von Reinbaben. Ŝategon li ankaŭ montris antaŭ ĉiuj religiaĵoj kaj li evidentiĝis toleremulo tiukoncernen.

Ordonaroj eklezia (1730) kaj instruada (1733) montregas intereson lian por tiaĵoj. Ankaŭ justicen li intervenis diversmaniere, oftege en favoro de la subuloj. La maniero laŭ kiu la duko reguligis enduklande administradon, trafikon, industrion, agrikulturon sendube rimarkindas. Multan tempon li oferis al flegado de ĉasado kaj soldata imitado; krome gravis por li alkemio kaj magio kio forprenis gigantajn monsumojn kaj ne vere kontentigis lin. Tiaĵoj kaŭzis observadojn teozofiajn-filozofiajn kiuj surpaperigitis anonime en 1742 en libro kun bildo de la Belvedere-kastelo kovrilpaĝe.

Diversaj kasteloj (ekz. Rokokokastelo dornburga, Ĉaskastelo Hohe Sonne, Belvedere-kastelo vajmara) kiujn li jen novkonstruigis jen alikonstruigis garantiis al li memoron eternan enlande. Li mortis en Eisenach, lia preferita komunumo; la ajzenaĥajn regionojn li estis heredinta post la morto de la lasta duko Vilhelmo Henriko.

Posteulo lia iĝis la neplenaĝa filo Ernesto Aŭgusto la 2-a (Saksio-Vajmaro-Eisenach) kiu regis pro frua morto mallonge inter 1755 kaj 1758. Ties sekvantino estis la vidvino Anna Amalia; ŝi transdonis la regadon en 1775 al la filo kaj grandduko Karlo Aŭgusto. Ernesto Aŭgusto estis en favoro de absolutismo; ĉemorte pezis multaj monŝuldoj surduklanden.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Artikolo "Ernst August I." fare de Carl Freiherr von Beaulieu-Marconnay, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 6 (1877), p. 317–318 (tie ĉi interrete)