Ernesto Geleta
Aspekto
| Ernesto Geleta | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 25-an de decembro 1927 | ||||
| Morto | 14-an de februaro 2003 (75-jaraĝa) | ||||
| Lingvoj | Esperanto vd | ||||
| Ŝtataneco | Hungario Slovakio | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | esperantisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ernesto GELETA (nacilingve GELETA Ernő) naskiĝis la 25-an de decembro 1927 en Pribeta - mortis la 14-an de februaro 2003 en Nové Zámky. Li estis slovakia hungaro, dumviva UEA-membro, delegito kaj fakdelegito, estrarano de slovakiaj regionaj organizoj ESO kaj OSES, mezlerneja profesoro pri geografio kaj biologio, E-instruisto, organizanto de Ĉedanubaj Renkontiĝoj, aŭtoro de ŝercaj aforismoj kaj poemoj.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Apetitveka enkonduko en Esperanto ŝercvortaro-n
- Diversrilataj aforismoj en ritmoj, rimoj
- Esperanto gramatiko en versoj, bildoj
- Esperanto ŝerc-vortaro
- Homa korpo: en ritmaj, rimaj, kanteblaj, trafaj kaj determinaj aforismoj: eltiraĵo el la 2400 vorta "Esperanto-vortaro en aforismoj"
- Ridigaj aforismoj: en amor-rimoj kanteble: rimsimetriaj
- Viv-estaĵoj en versoj: partoj: homa korpo, bestaro, vegetaĵo, milito
- Kantu en Esperanto!

