Ernesto Ludoviko la 1-a (Saksio-Meiningen)
Ernesto Ludoviko (naskiĝinta la 7-an de oktobro 1672 en Gotao, mortinta la 24-an de novembro 1724 en Meiningen) estis germana nobelo de la ernesta linio de la Wettin-oj kaj inter 1706 kaj 1724 duko de Saksio-Meiningen. Patro lia estis duko Bernardo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Ernesto Ludoviko ĝuis profundan kleriĝon li jam frue ŝatis poeziaĵojn kaj muzikon. Studis li je Wolfenbüttel ĉe la Rudolfa-Antonia-Akademio. En 1689 li eksoldatis kaj fariĝis ĉefo de tri regimentoj. En 1695 li batalis kontraŭ la turkoj sub la badena Ludoviko Vilhelmo kaj partoprenis la konkeron de fortikaĵo Landau dum la milito de hispana sukcedo (1702). Post tio estiĝis la Ordeno de Fideleco. Finfine, Ernesto Ludoviko fariĝis arteleriestro de la armeo de la Sankta Romia Imperio kaj de Elektoprinclando Palatinato. Post la morto patra li ekregis en 1706 kun frato Frederiko Vilhelmo kaj la duonfrato Antonio Udalriko. Fine li regis sole. Post 1695 li modernigis burgon Lauterburg je Rödental kaj transformis ĝin en ĉaskastelon.
Li implikiĝis en multaj militetoj por pligrandigi sian teritorion je la heredaĵoj de la onkloj Alberto (Saksio-Koburgo), Kristiano (Saksio-Eisenberg) kaj Henriko (Saksio-Römhild). Nur de ĉi lasta, Ernesto Ludoviko ricevis en 1714 parton. Monŝuldoj kreskigis dum internpolitikaj reformoj lamis
Estante ege pia, li okupiĝis pri teologio kaj antaŭenigis religian vivon. Estante 17-jaraĝa li kolektis germanajn kaj francajn kantojn; poste li mem verkis kaj komponis ekleziajn kantojn. Por sia funebra ceremonio li mem verkis la tekston kiun komponis la kortega kapelestro Johann Ludwig Bach.[1]
Idoj
[redakti | redakti fonton]Edzinigis li en 1704 Doroteon Marion, filino de Frederiko la 1-a (Saksio-Gotha-Altenburg); en 1714 Elizabeton Sofion, filino de Frederiko Vilhelmo (Brandenburgio). El la unua geedzeco jenas la infanoj:
- Jozefo Bernardo (1706–1724)
- Frederiko Aŭgusto (*/† 1707)
- Ernesto Ludoviko (1709–1729), duko de Saksio-Meiningen
- Ludovikino Doroteo (1710–1767)
- Karlo Frederiko (1712–1743), duko de Saksio-Meiningen
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Ludwig Bechstein: Mittheilungen aus dem Leben der Herzoge zu Sachsen Meiningen p. 36 ss. (interrete)
- Hannelore Schneider: "Das Herzogtum Sachsen-Meiningen unter seinen ersten Herzögen", ĉe: 300 Jahre Schloß Elisabethenburg, Südthüringer Forschungen, kajero 27, Meiningen 1994
- Alfred Erck, Hannelore Schneider: Musiker und Monarchen in Meiningen 1680 bis 1763, Bielsteinverlag, 2006
- Ludwig Hertel: Meiningische Geschichte von 1680 bis zur Gegenwart (=Schriften des Vereins für Sachsen-Meiningische Geschichte und Landeskunde, 47), Gadow & Sohn, Hildburghausen 1904, interrete
- David Voit: Das Herzogthum Sachsen-Meiningen, Storch & Klett, 1844
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Peter Wollny: "Johann Ludwig Bachs Trauermusik für Ernst Ludwig von Sachsen-Meiningen", ĉe: informbroŝuro de la kompaktdisko Johann Ludwig Bach. Trauermusik, Harmonia Mundi 2011