Ernfrid Malmgren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ernfrid Malmgren
Ernfrid Malmgren, 1950-aj jaroj
Ernfrid Malmgren, 1950-aj jaroj
Personaj informoj
Naskiĝo 3-an de novembro 1899 (1899-11-03)
en Köping
Morto 28-an de marto 1970 (1970-03-28) (70-jara)
en Svedio
Ŝtataneco Svedio
Profesio esperantisto
Lingvoj Esperanto
v  d  r
Information icon.svg

Ernfrid Cart MALMGREN (naskiĝis la 3-an de novembro 1899 en Köping, mortis la 28-an de marto 1970 samtempe kun sia edzino Linea) estis sveda instruisto kaj prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

Direkciano de Sveda Esperanto-Instituto (SEI) kaj fakestro de ĝiaj kursa, financa kaj statistika sekcioj de 1930. Sekretario de Sveda Esperanto-Federacio (SEF) de 1931. Sekretario de Sveda Instruista EF, 1929-1931. Prezidanto de Sveda Esperanta Turista Asocio kaj Esperanta Turista Komisiono (ETK). Organizis plurajn Esperanto-kursojn en Stokholmo kun ekster- kaj enlandaj instruistoj de 1928; oficialajn Esperanto-kursojn por svedaj instruistoj somere 1928 kaj dum 1929-1931, subvenciatajn de la registaro; prelegvojaĝojn de L. Sinha, 1929-1930, tiujn de Scherer, 1931. Efektivigis grandajn turistvojaĝojn inter Svedujo kaj Estonujo, 1929-1931, kune kun Henrik Seppik. Ĉefdelegito de UEA, 1933. Ĝenerala sekretario por la UK en Stokholmo 1934. De lia ,Sistema Kurso de Esperanto' (kun Seppik), 1932, vendiĝis 5000 ekzempleroj dum 5 monatoj.

En 1934 li eniris la Estraron de UEA kaj okupiĝis ĉefe pri informado. En sia hejmo en Stokholmo li starigis Propagando-Centron, kaj dum la dua mondmilito li dissendis bultenojn pri la movado precipe en la okupitaj landoj.

Post la kunfandiĝo de Internacia Esperanto-Ligo kaj UEA en 1947 li fariĝis prezidanto. Malmgren, kiu ofte estis malsana, en 1956 rezignis kvankam reelektita en 1955. Malmgren en 1962 ricevis la titolon Honora Prezidanto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto kaj ĝia instruado en lernejoj (laŭ materialo de Somera Pedagogia Semajno en Kranjska gora de 26a julio ĝis 1a aŭgusto 1957, red. Peter Zlatnar, antauparolo de E. Malmgren. - Jugoslavia Esperanto-Federacio, 1959. - 200 p.)
  • La nuna stato de la instruado de la internacia lingvo en la lernejoj (Ivo Lapenna kunlabore kun E. Malmgren, D. Kennedy, 1963)
  • Allas andra spraak Esperanto (1957)
  • Amikaro adiaŭas amatan Stellan Engholm
  • La Esperanto-Klubo: kial fondi ĝin, kiel fondi ĝin, kiaj estu la programoj (1933)
  • Per kio ni amuzu nin? Societ- kaj dancludoj (de Jakob Rosenberg; Ernfrid Malmgren. - 1934
  • Systematický kurs mezinárodního jazyka Esperanto (Henrik Seppik; Ernfrid Malmgren - en la ĉeĥan trad. Ladislav Krajc. 1938)
  • Systematisk kurs i Esperanto (Henrik Seppik; Ernfrid Malmgren. - 1932)
  • Esperanto keele süstemaatiline kursus (Henrik Seppik; Ernfrid Malmgren. - 1936)
  • Sveda kantareto (1931)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Ernfrid Malmgren » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Antaŭe:Prezidanto de Universala Esperanto-AsocioPoste:
Hans Hermann Kürsteiner19471956Giorgio Canuto