Ernie Royal

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ernest Andrew „Ernie“ Royal (* 6-an de februaro 1921 en Los-Anĝeleso; † 16-an de marto 1983 en Novjorko) estis usona ĵaztrumpetisto.

Vivo

Royal komencis trumpetludon en la aĝo de dek jaroj kaj orientiĝis komence je Louis Armstrong, poste ankaŭ je Roy Eldridge, Harry Sweets Edison kaj Dizzy Gillespie. En 1938 li muzikis ĉe Les Hite kaj en 1940 ĉe Lionel Hampton. Post la militservo li laboris ĉe Count Basie, Phil Moore, Julia Lee, Charles Mingus kaj Woody Herman. Post koncertvojaĝoj kun la bandoj de Duke Ellington kaj Charlie Barnet li laboris komence de la 1950-aj jaroj du jarojn en Francujo, i. a. ĉe Jacques Hélian. Post lia reveno en 1952 li direktis kune kun Wardell Gray ĵazbandeton. Krome Royal laboris por Stan Kenton, Neal Hefti, Gil Evans, Quincy Jones kaj Oliver Nelson, same kiel ekde 1957 kiel studiomuzikisto. Li muzikis ekzemple en la bando de la televidspektaklo The Tonight Show; li ankaŭ estas aŭdebla sur la albumoj de Miles Davis Sketches of Spain (1957) kaj Porgy and Bess (1958), kun la naŭopo de Gene Ammons, sur la albumo Townhall-Concert el 1963 de Mingus same kiel sur la albumo The Individualism of Gil Evans.

Lia pli aĝa frato estis klarnetisto kaj aldosaksofonisto Marshall Royal.

Eksteraj ligiloj