Ernst Beermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ernst BEERMANN)
Ernst Beermann
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1853 (1853-02-05)
Morto 1-an de januaro 1936 (1936-01-01) (82-jaraĝa)
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ernst BEERMANN (naskiĝinta la 5-an de februaro 1853 en Bevensen; mortinta la 1-an de januaro 1936 en Erfurto) estis germana instruisto kaj eks-volapukisto. Li proponis du planglingvojn: Novilatiino kaj Novilatin.

Beermann lernis en gimnazio en Braunschweig kaj studis en universitatoj en Leipzig kaj Halle, estis en 1876 gimnazinstruisto en Worms, en 1878 en Ratibor, en 1893 en Nordhausen kaj instruis de 1896 ĝis 1923 en Erfurto ĉe la Reĝa gimnazio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Studien zu Schleyers Weltsprache Volapük, Ratibor 1890.
  • Zur Weltsprache-Frage, (Königliches Gymnasium zu Erfurt. Beilage zum Jahresbericht 1900/01), 33 paĝoj, presejo Fr. Bartholomäus, Erfurt 1901
  • Die internationale Hilfssprache Novilatin, Leipzig: Dietrich & Weicher, 1907.