Ernst Boris Chain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernst Boris Chain
Persona informo
NomoErnst Boris Chain
Dato de naskiĝo19-a de junio 1906
NaskiĝlokoBerlino
Dato de morto12-a de aŭgusto 1979
MortolokoCastlebar, Graflando Mayo, Irlando
Aĝo je morto73
Okupoj kaj profesioj
Okupobiokemiisto
Geografio
ŜtatoBritio
Familio
Edz(in)oAnne Beloff-Chain [+]
Lingvoj
Parolata lingvogermana lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoMembro de la Reĝa Societo de Londono, Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino, Paul Ehrlich and Ludwig Darmstaedter Prize, Knight Bachelor, Grand Officer of the Order of Merit of the Italian Republic, honorary doctorate of the University of Santiago de Compostela, Komandoro de la Honora Legio [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Ernst Boris Chain (naskiĝis la 19-an de junio 1906 en Berlino, mortis la 12-an de aŭgusto 1979 en Castlebar, Graflando Mayo, Irlando) estis brita biokemiisto. Rekompencis lin la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino en 1945, kun Howard Florey kaj Sir Alexander Fleming, por la ekstrakto de penicilino.

Li en 1930 finis la studadon de kemio en la universitato de Berlino, kaj en 1933 translokiĝis al Britio, pro sia juda deveno kaj sekve de ekrego de la nazioj. Unue li pluesploris en la universitato de Oksfordo, ekde la jaro 1935 en la Universitato de Kembriĝo. Post la Dua Mondmilito li translokiĝis al Romo por tie labori en la Instituto Supera de Sano. En Romo, li daŭrigis labori pri penicilino sed ĉefe klopodis kulturi ergotfungo en fermentejo por produkti ergotoalkaloidojn. Li sukcesis produkti lisergan acidon danke al Claviceps paspali. En 1964 kaŭze de akuzoj pri sia administrado de la la Instituto Supera de Sano, li devis reveni al Britio por gvidi la biokemian departementon de la Imperia Kolegio de Londono. Tie li daŭrigis labori pri ergotoalkaloidojn. Li estis nobeligita en 1969.

Post sia emeritiĝo, li translokiĝis al la marborda vilaĝo Mulranny proksime de Castlebar en la okcidento de Irlando. En la lastaj du jardekoj de sia vivo, la juda identeco iĝis pli kaj pli grava al li, kaj li engaĝiĝis en pluraj judaj sociaj projektoj.