Saltu al enhavo

Ernst Dahinten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
iama loĝdomo de Dahinten en Eisfeld
tombo de Dahinten kun la enskribo: Und wenn es köstlich gewesen ist, so ist es Mühe und Arbeit gewesen.[1]

Ernst DAHINTEN (naskiĝinta la 10-an de aprilo 1885 en Jüchsen, mortinta la 1-an de junio 1969 en Eisfeld) estis germana instruisto, arkivisto, muzeestro kaj verkisto.

Estante filo de kamparano li ĝuis (gepatre neplanitan) trejnigon pri muzaj fakoj danke al apogo de instruistoj kaj la naskiĝloka paroĥo. En la aĝo de 15 jaroj li ekstudentis en la porpastra seminario de Hildburghausen. Dahinten en ĉiuj fakoj bonis, kaj elstaris en muziko kaj historio. Post unua ekzameniĝo en 1904 li ekdeĵoris en Gießübel (Schleusegrund); en 1907 li rajtis instrui ankaŭ la superan klason. Paralele li engaĝiĝis en la vilaĝa vivo kaj fondis porviran kantocirklon. En 1908 li ekdeĵoris en la Burĝa Lernejo de Eisfeld. Danke al siaj muzikaj talentoj li baldaŭ iĝis integra parto de la publika vivo de Eisfeld gvidante en la jubileojaro 1913 la kantoteatraĵon Die Geschwister de Otto Ludwig. Dahinten nomumiĝis urba ĉefmuzikisto estrante orkestron de laikoj kaj kunfondante la Otto-Ludwig-Societon. Kiel intertempa rezulto esplorada li eldonis inter 1932 kaj 1938 la kvarvoluman regionhistorian verkon Geschichte der Heimat.

Post la potencakiro de la nazioj en 1933 li fariĝis membro de NSDAP kaj ŝanĝis sian naci-liberalecon kontraŭ nacisocialismajn ideojn. Pro sanecaj kialoj Dahinten ne devis soldatumi dum la Dua mondmilito kaj karieris ĝis lernejrektoreco. Post la militofino la usonanoj arestis lin dum kelkaj semajnoj. Poste Dahinten transloĝigis al Koburgo pro timo re-malliberiĝi. Pro petoj edzinaj li reiris al Eisfeld kie oni dungis lin en la urba arkivo. Kiam la turingia edukadministerio planis malfermi regionan muzeon kun memorigejo por Otto Ludwig, Dahinten kun ĉiuj fortoj dediĉis sin al tia nova kaj interesa taskaro. Honoroficajn kunlaborantojn li trovis i.a. ene de la loka metiistaro, tiel ke en 1948 povis aranĝiĝi eksponada salono pri Ludwig. Oficiala malfermo estis en oktobro 1949 ene de la Kastelo Eisfeld. La ĉambroj daŭre plimultiĝis kaj en 1961 sukcesis rearanĝi, en historia ĝardena domo, oficialan memoriglokon por la verkisto Otto Ludwig. Li estris la muzeon ĝis 1964.

1960: honora civitaneco en Eisfeld, okaze de la 75-a datreveno naskiĝa 1960: honora doktoreco fare de la fakultato pri filozofio de la universitato de Jena

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Renate Gauss: "Dr. h.c. Ernst Dahinten (1885–1969)". Ĉe: Kloster Veßra (eld.): Jahrbuch 2008 des Hennebergisch-Fränkischen Geschichtsvereins, 23/2008, p. 201 ss.
  • Ernst Dahinten: Geschichte der Heimat. Stadt und Amt Eisfeld, partoj 1–4, Eisfeld 1932–1938
  1. Traduko: Kio dolĉis, estis la peno kaj la laboro!