Ernst Frank

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernst Frank
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1847 (1847-02-07)
en Munkeno
Morto 17-an de aŭgusto 1889 (1889-08-17) (42-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponistodirigento
vdr

Ernst FRANK (naskiĝinta la 7-an de februaro 1847 en Munkeno, mortinta la 17-an de aŭgusto 1889 en la sanigejo Oberdöbling apud Vieno) estis germana komponisto kaj dirigento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post ekstudado ĉe la Universitato de Munkeno li baldaŭ okupiĝis pri pianludstudoj ĉe Mortier de Fonaine kaj pri komponado ĉe Franz Lachner. Frank iĝis kortega orgenisto kaj solotrejnisto de la kortega opero munkena. En 1868 li iĝis kapelestro en Würzburg, en 1869 ĥorestro de la Kortega operejo viena. Poste li dirigentis ĉe Wiener Singverein kaj Akademischer Gesangsverein samloke. Inter 1872 kaj 1877 li estis kortega ĉefdirigento en Mannheim, poste unua kapelestero ĉe la Urba teatrejo de Frankfurto ĉe Majno. En 1879 li posteulis Hans von Bülow en Hanovro.

De liaj komponitaĵoj populariĝis antaŭ ĉio kantoj kaj korusaj muzikaĵoj (duetoj por du virinaj voĉoj el »Am Fenster« de Kate Greenaway kaj »Rattenfängerlieder« el »Singuf« de Julius Wolff kun violino deviga). Li ankaŭ verkis kelkajn operojn: »Adam de la Halle« (Karlsruhe 1880), »Hero« (Berlino 1884) kaj »Der Sturm« (Hanovro 1887). LI ankaŭ finis la de H. Götz fragmente postlasitan operon »Francesca da Rimini« (Mannheim 1877).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 6. Leipzig 1906, p. 827 (tie ĉi interrete)