Ernst Friedrich Schumacher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernst Friedrich Schumacher
Kovrilo de „Small Is Beautiful“, 1973
Kovrilo de „Small Is Beautiful“, 1973
Kovrilo de „Small Is Beautiful“, 1973
Persona informo
NomoErnst Friedrich Schumacher
Dato de naskiĝo16-a de aŭgusto 1911
NaskiĝlokoBonn, Germanio
Dato de morto4-a de septembro 1977
MortolokoSvisio
Mortokialokorinfarkto [+]
Aĝo je morto66
Okupoj kaj profesioj
Okupoekonomikisto
Geografio
ŜtatoBritio
Familio
Edz(in)oVerena Rosenberger, Anne Maria Petersen [+]
FratoElisabeth Heisenberg, Edith Schumacher [+]
PatroHermann A. Schumacher [+]
PatrinoEdith Schumacher [+]
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo, germana lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoEŭropa Premio por Eseo Charles Veillon, Stipendio Rhodes [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Ernst Friedrich Schumacher (naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1911 en Bonn, Germanio, mortis la 4-an de septembro 1977 en Svisio) estis germana ekonomikisto longe vivinta en Britio.

Vivo kaj verko[redakti | redakti fonton]

Ernst Friedrich "Fritz" Schumacher fariĝis internacie influa ekonomikisto, li transprenis la taskon de ekonomia ĉefkonsultisto por la „brita nacia karbo-komisiono“ (National Coal Board) dum du jardekoj. Liaj ideoj konatiĝis internacie, same kiel liaj proponoj por hom-skala, malcentritaj kaj adaptita teknologioj.

En 1973 li publikigis sian plej influan libron Small Is Beautiful („Malgrande belas“), rapide tradukita al multaj lingvoj, kie li ilustras la ideojn de lia amiko-mentoro Leopold Kohr, ke tro grandaj strukturoj nepre kolapsas.

Meze de la 1950-aj jaroj Schumacher laboris kiel ekonomia konsultisto en Birmo kaj trovis la esprimon „Budhisma Ekonomiko“, fundita en la konvinko, ke bona laboro estas esenca por ĝusta homa evoluo, kaj ke la "produktado de lokaj produktiloj por loka bezono estas la plej racia metodo de mastrumado".

Elektita bibliografio[redakti | redakti fonton]

Notoj, referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]