Ernst Gottfried Baldinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ernst Gottfried Baldinger, kuracisto kun aparta intereso pri klasika medicino

Ernst Gottfried BALDINGER (naskiĝinta la 13-an de majo 1738 en Herbsleben-Großvargula, mortinta la 21-an de januaro 1804 en Marburg) estis germana kuracisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de la pastoro Johann Baldinger kaj de ties edzino Barbara Sophia Sahl li frekventis la gimnazion en Gotao kaj la gimnazion en Bad Langensalza. Laŭ volo patra li ekstudis en majo 1754 teologion ĉe la Universitato de Erfurto. Tie unue estis farota ĝenerala bazstudo. Baldaŭ li tamen ekinteresiĝis pri medicino kaj kontinuigis la studojn en Halle (Saale) kaj Jena, kie li doktoriĝis en 1760. Li faris privatajn prelegojn pri medicino kaj intencis habilitiĝi en Erfurto. Dum la Sepjara milito li estis milita kuracisto de la prusia armeo.

Tiam li travivis la sieĝon de Torgau; en 1762 oni permesis al li repreni siajn filozofiajn kaj medicinajn studojn. En la 30.4.1762 li iĝis bakalaŭro pri filozofio en Wittenberg kaj daŭre studis samloke. Fariĝinte kuracisto en Langensalza li habilitiĝis en 1768. En 1764 li edzinigis Friderika Gutbier.

Ne nur liaj praktikaj agoj furoris, sed speciale ankaŭ liaj skribaĵoj. Tial oni vokis lin en 1768 kiel ordinaran profesoron ĉe al Universitaton de Jena. En 1770 li iĝis membro de la akademio [[Leopoldina (akademio]|Leopoldina]]. En 1773 li venis al Göttingen kaj iĝis en 1783 estro pri medicinaj aferoj kaj landgrafa kuracisto de Frideriko la 2-a de Hessen-Kassel.

En 1785 li fariĝis ĉefprofesoro pri medicino en Marburg. Dum lia agado la anatomia teatrejo alikonstruitis, la botanika ĝardeno pligrandiĝis kaj la ĥemia laboratorio ekfunkciis kiel ankaŭ moderna instituto por estontaj akuŝistinoj kaj veterinara lernejo.

Graveco kaj honoroj[redakti | redakti fonton]

Inter la plej gravaj medicinuloj siatempaj nombriĝu ja ankaŭ Baldinger. Per siaj skribitaĵoj li vekis intereson studi la klasikan medicinon kaj literaturon primedicinan. Inter liaj disĉiploj estis ekzemple Justus Arnemann kaj Johann Christian Gottlieb Ackermann.

Liaj skribitaĵoj tuŝis tre diversajn sekciojn kuracistajn. Ekde 1766 li eldonis diversajn fakgazetojn, por kiuj li mem verkis multajn historiajn kaj literaturajn artikolojn. Lia privata intereso estis ofte pri biografiaĵoj kaj literaturhistoriaĵoj. Ne malofte li okupiĝis pri esplorado de la malnova medicinarto.

Baldinger estis membro de la framasona loĝio "Friedrich von der Freundschaft" en Kaselo. Por li nomitis la strato Baldingerstraße en la universitata teritorio Lahnberge en Marburg.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Von den Krankheiten der Armee etc. Langensalza 1765 (antaŭe latine „De militum morbis etc.“, Wittenberg 1763)
  • Historia mercurii et mercurialium medica / scripsit Ernestus Godofredus Baldinger. - Goettingae : Dieterich, 1783. Surrete
  • Georg Friedrich Creuzer, Memoria Baldingeri. Marburg 1804. surrete vidu listaron

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ernst Gottfried Baldinger en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]