Ernst Hagen
| Ernst Hagen | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 7-an de februaro 1906 en Prago |
| Morto | 1-an de marto 1984 (78-jaraĝa) en Vieno |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Aŭstrio |
| Okupo | |
| Okupo | aktoro verkisto |
Ernst HAGEN, vere Ernst Hackensöllner (naskiĝinta la 7-an de februaro 1906 en Prago, mortinta la 1-an de marto 1984 en Vieno) estis aŭstra aktoro kaj verkisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Lia familio jam en 1909 transloĝiĝis Vienon. Post fino de lernejfrekvento li trejniĝis aktore ĉe Rudolf Beer, la tiama estro de la teatro Volkstheater. Sekvis diversaj ĉeteatrejaj dundiĝoj. En 1931 fondis li kun Johann Sklenka Viene la kabaredon ABC, verkante ankaŭ tekstoj por la kabaredo Literatur am Naschmarkt je Mariahilf. Postmilite li aktivis kiel kulturĵurnalisto estrante la koncernajn sekciojn ĉe "Weltpresse" kaj "Bild-Telegraf". Hagen verkis romanojn kaj laboris por la reklamagentejo Wien-Werbung. Li kreis radifoniaĵojn (ekz. Wien hat immer Saison, Das Leben beginnt mit 60) elpensante kune kun Michael Danzinger la poroldula distrad-elsendo Seniorenclub (kun pli ol kvincent epizodoj). Multajn jarojn li mem prezentis ĝin.
De 1952 li membris ĉe la framasonisma loĝio Gleichheit fondante la loĝiojn Zu den 3 Rosen (1970) kaj Zur Wahrheit (1974). Havas li honoran tombejon sur Centra Tombejo de Vieno (grupo 40, n-ro 120).
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Deutsch für Inländer - scenaristo kaj moderiganta instruanto de tiu plukleriga elsendo (1957- ĉ. 1962)[1] (redisaudigo en 2012); parte kun Hans Weigel.
- Kleiner Vogel in großem Käfig. Nachhilfestunden in der Kunst zu lachen, Forum Verlag, Wien 1956 (romano).
- Die Brüder vom nackten Berg, Zsolnay, Hamburg / Wien 1957 (romano).
- Seniorenclub jeder kann jung bleiben, Zsolnay, Wien / Hamburg 1972.
- Hotel Sacher: In deinen Betten schlief Österreich, Zsolnay, Wien 1976, ISBN 3-552-02827-7.
- Das Ernst-Hagen-Senioren-Buch, Orac, Wien 1977, ISBN 3-85368-833-0.
- Gast im Seniorenclub von Fernsehern, Künstlern und anderen lieben Leuten, Rosenheimer, Rosenheim 1981, ISBN 3-475-52318-3.
- kun Walther Birkmayer: Eidechsenprinzip und Rosenkäferkomplex, Lübbe, Bergisch Gladbach 1983, ISBN 3-404-66052-8.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Fritz Hausjell: Journalisten gegen Demokratie oder Faschismus. Eine kollektiv-biographische Analyse der beruflichen und politischen Herkunft der österreichischen Tageszeitungsjournalisten am Beginn der Zweiten Republik (1945–1947), Lang, Wien 1989, ISBN 3-631-41774-8, aparte p. 561.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Ernst Hagen en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- *Hagen ĉe IMBd
- 60-a datreveno naskiĝtaga, kun foto
- Felix Czeike (eld.): "Hagen, Ernst" - ĉe: Historisches Lexikon Wien, volumo 3, Kremayr & Scheriau, Wien 1994, ISBN 3-218-00545-0, p. 2

