Ernst Hartert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernst Hartert
Ernst Hartert.jpg
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1859 (1859-10-29)
en Hamburgo
Morto 11-an de novembro 1933 (1933-11-11) (74-jara)
en Berlino
Tombo Waldfriedhof Dahlem [#]
Lingvoj germana [#]
Loĝloko Unuiĝinta Reĝlando [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Familio
Edz(in)o Claudia Bernadine Elisabeth Hartert [#]
Profesio
Okupo ornitologo • zoologo [#]
Aktiva en Berlino [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ernst Johann Otto Hartert (nask. la 29-an de oktobro 1859 en Hamburgo, mortis la 11-an de novembro 1933 en Berlino) estis germana ornitologo kaj ovologo.

Hartert estis dungito de Lionel Walter Rothschild kiel ornitologia zorgisto de lia privata muzeo ĉe Tring (Hertfordshire, Anglio) de 1892 al 1929.

Ernst Hartert (1859-1933).

Hartert publikis la muzean gazeton Novitates Zoologicae (1894-1939) kun Rothschild, kaj la Hand List of British Birds (Listo de britiaj birdoj) (1912) kun Jourdain, Ticehurst kaj Witherby. Li verkis Die Vögel der paläarktischen Fauna (1903-1922) kaj veturis en Hindion, Afrikon kaj Sudamerikon je la konto de lia dunganto.

En 1930 Hartert retiriĝis al Berlino, kie li mortis.