Ernst Jandl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ernst Jandl
Ernst Jandl and Friederike Mayröcker, public reading in Vienna, Austria, in 1974
Ernst Jandl and Friederike Mayröcker,
public reading in Vienna, Austria, in 1974
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1925 (1925-08-01)
en Vieno
Morto 9-an de junio 2000 (2000-06-09) (74-jara)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno [#]
Lingvoj germana lingvo [#]
Ŝtataneco Aŭstrio [#]
Alma mater Universitato de Vieno [#]
Subskribo Ernst Jandl
Familio
Amkunulo Friederike Mayröcker [#]
Profesio
Okupo poeto • verkistodramaturgotradukisto [#]
Verkado
Verkoj lichtung ❦
bibliothek [#]
Oficiala retejo http://www.ernstjandl.com/ [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Ernst JANDL [ernst jandl] (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1925, mortis la 9-an de junio 2000) estis aŭstra germanlingva verkisto. Li naskiĝis en Vieno, studis tie germanistikon kaj anglistikon, doktoriĝis en 1950 kaj laboris poste kiel instruisto en gimnazio, krome faris prelegvojaĝojn al Germanio, Britio kaj Usono.

La verkaro de Ernst Jandl konsistas ĉefe el poemoj kaj radiodramoj. Siajn eksperimentoplenajn poemojn li nomis parolpoemoj, ĉar ili plej bone efikas, se ili estas laŭtvoĉe citataj. Grandan parton de ili li pro tio mem sonregistris. Kune kun la verkistino Friederike Mayröcker li kreis kelkajn radiodramojn. Inter multaj literaturpremioj li gajnis la renoman Georg-Büchner-Preis. Jandl mortis en Vieno. La germanlingvajn eldonojn de liaj verkaĵoj publikigas precipe la eldonejo Luchterhand.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Andere Augen (poemoj, 1956)
  • Laut und Luise (poemoj, 1966)
  • sprechblasen (poemoj, 1968)
  • Fünf Mann Menschen (radiodramo, 1968 – kun F. Mayröcker)
  • Der Gigant (radiodramo, 1970 – kun F. Mayröcker)
  • dingfest (poemoj, 1973)
  • die schöne kunst des schreibens (eseoj, 1976)
  • der gelbe hund (poemoj, 1980)
  • Das Öffnen und Schließen des Mundes (prelegoj, 1985)
  • idyllen (poemoj, 1989)
Zentralfriedhof,Jandl,Ernst.jpg
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.