Ernst Mach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernst Mach
Persona informo
Ernst Mach
Naskiĝo 18-an de februaro 1838 (1838-02-18)
en Brno-Chrlice
Morto 19-an de februaro 1916 (1916-02-19) (78-jaraĝa)
en Vaterstetten
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kojlorektuma kancero vd
Tombo Nordfriedhof vd
Religio ateismo vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Vaterstetten vd
Ŝtataneco Reĝlando Bohemio vd
Alma mater convent Gymnasium in Seitenstetten • Piaristické gymnázium v Kroměříži • Universitato de Vieno vd
Subskribo Ernst Mach
Familio
Edz(in)o Ludovica Aloisia Carolina Marussig vd
Infanoj Ludwig Mach vd
Profesio
Okupo fizikistofilozofopedagogoprofesorofotistopolitikisto vd
Laborkampo fizikofilozofio de scienco vd
Doktoreca konsilisto Andreas von Ettingshausen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ernst Waldfried Josef Wenzel MACH (/mɑːx/; germanlingva prononco: [ˈɛɐ̯nst ˈmax]; 18a de Februaro 1838 – 19a de Februaro 1916) estis aŭstria[1] fizikisto kaj filozofo, fama pro siaj kontribuoj al fiziko, ekzemple al la studo de ŝokondoj. La maĥ-nombro (nomumita laŭ Ernst Mach), aŭ mallonge maĥo, estas fizika unuo de la rapideco. Kiel filozofo de scienco, li estis de grava influo super la logika empirismo kaj la usona pragmatismo.[2] Pere de sia kritiko al la teorioj de spaco kaj tempo de Newton, li antaŭsentis la teorion de la relativeco de Einstein.[3]

En fiziologio, en 1873, sendepende unu de la alia[4] Mach kaj la fiziologo kaj kuracisto Josef Breuer malkovris kiel la senso de ekvilibro (t.e., la percepto de la ekvilibro en la kapo) funkcias, nome kiel la cerbo ricevas la informon de la movo el fluidaĵo en la duoncirklaj kanaloj de la interna orelo.

En psikologio li esploris pri la optikaj iluzioj.

Liahonore estas nomita la asteroido 3949 Mach.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Ernst Mach". Encyclopædia Britannica. 2016. Alirita la 7an de Aprilo 2021.
  2. Blackmore 1972.
  3. Sonnert, Gerhard (2005). Einstein and Culture (ilustrita eld.). Humanity Books. p. 221. ISBN 978-1-59102-316-6.
  4. Hawkins, J.E. kaj Schacht, J. "The Emergence of Vestibular Science" Arkivita la 21an de Julio 2011 en Wayback Machine (Parto 8 de "Sketches of Otohistory") en Audiology and Neurotology, Aprilo 2005.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]