Ernst Reuter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ernst Reuter sur poŝtmarko de okcidenta Berlino el la jaro 1958

Ernst Rudolf Johannes REUTER [rojter] (naskiĝis la 29-an de julio 1889 en Apenrade, provinco Ŝlesvig-Holstinio de la Germana Regno, nuntempe Aabenraa, Danio; mortis la 29-an de septembro 1953 en Berlino) estis germana socialdemokratia politikisto. Dum la jaro 1918 li estis popola komisaro (ministro) en la germanlingva Volgo-Germana aŭtonoma socialisma soveta republiko kaj inter la jaroj 1948 kaj 1953 ĉefurbestro de Berlino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Ernst Reuter naskiĝis kiel filo de kapitano kaj direktoro de lernejo pri navigado. En la urbo Leer en Orient-Frislando li pasigis la lernejajn jarojn, kaj studis en Marburgo, Munkeno kaj Monastero la fakojn germanistiko, historio, geografio, filozofio kaj ekonomiko. Dum la jaro 1912 en Marburgo li finis la universitaton kun diplomo de gimnazia instruisto kaj samjare membriĝis en la Socialdemokratia Partio de Germanio (SPD).

Dum la Unua Mondmilito li severe vundiĝis kaj iĝis militkaptito de la Rusa Imperio. Tie li aliĝis al la Bolŝevikoj. De majo ĝis fino de la jaro 1918 Lenino sendis lin kiel 'popola komisaro (ministro) en la germanlingvan Volgo-Germanan aŭtonoman socialisman sovetan republikon.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Dum la unuaj tri jaroj (1919-1921) de la juna Respubliko Germanio, kiu ekestis post la fino de la Unua Mondmilito, la "Vajmara Respubliko", Ernst Reuter estis gvida politikisto de la Komunista Partio de Germanio (KPD), kaj estis prezidanto de la partia distrikto Berlino-Brandenburgio. Kiel reprezentanto de la agema "maldekstra" alo de la partio li voĉdonis kontraŭ la partopreno de la komunista partio en ĝenerala striko por finigo de la Kapp-puĉo, kaj pli draste postulis armitan ribelon dum marto 1921 en la centro de Germanio. Kvankam en tiuj demandoj li havis malan opinion al la partia prezidanto Paul Levi, li daŭre havis signifan rolon en la komunista partio de Germanio, ĉar li havis la renomon esti "favorato de Lenino", kaj ĉar li estis retorike brila.

Tamen li distanciĝis de la komunista partio, dum iom da tempo membris en la "Sendependa Socialdemokratia Partio de Germanio" (USPD) kaj revenis al la "tradicia" Socialdemokratia Partio de Germanio (SPD). Dum la jaro 1926 li iĝis membro de la urbestraro de Berlino kaj tie respondecis pri la fako trafiko. Li batalis por unueca tarifa sistemo por ĉiuj publikaj transportiloj de la ĉefurbo kaj kuniniciatis komunan urban entreprenon por ĉiuj publikaj transportiloj en Berlino. Inter alie li tre subtenis la ampleksigon de la berlina metroo (pri la ekesto de la tiuurba metroo vidu la klasikan esperantan romanon Metropoliteno), ĉar li timis trafikan kolapson de la ĉefurbo, se aŭtomobiloj plimultiĝos kaj busoj kaj tramoj, kamionoj, aŭtoj kaj motorcikloj tersurface kaŭzos daŭran vojŝtopiĝon.

Inter la jaroj 1931 kaj 1933 li estis ĉefurbestro de la urbo Magdeburgo, kaj kadre de la monda ekonomia depresio kontraŭbatalis senlaborecon kaj loĝejan mizeron per laborkreaj kampanjoj kaj konstruo de sociaj loĝejaroj por senlaboruloj. Dum 1932 li elektiĝis membro de la laste demokratie elektita parlamento de la Vajmara Respubliko.

Nazia Germanio[redakti | redakti fonton]

Post la ekrego de la Nazioj en Germanio dum 1933 li estis forigita el ĉiuj postenoj kaj malliberigita en nazia koncentrejo. Laŭ interveno de pluraj aliaj politikistoj li tamen dum la sama jaro rajtis elvojaĝi al Turkio, kaj la turkia ĉefurbo Ankaro en ekzilo inter la jaroj 1933 kaj 1945 estis profesoro pri urboplanado. Post la fino de la Dua Mondmilito dum la jaro 1946 li revenis al Germanio kaj post la urbestrara baloto de tiu jaro en Berlino unue plutransprenis la urbestraran fakon trafiko. Dum la jaro 1947 li elektiĝis ĉefurbestro de Berlino. Post kiam la okupa ŝtato Sovetunio rifuzis agnoski lin, dum la 1948 li iĝis ĉefurbestro nur de la tri okcidentaj urbopartoj de Berlino (tiuj okupitaj de la armeoj de Britio, Francio kaj Usono, la pli posta politika unuo "okcidenta Berlino").

Kiam la ŝtato Sovetunio inter la jaroj 1948 kaj 1949 blokis la limojn al tiuj tri okcidentaj urbopartoj de Berlino, kiuj ja ĉirkaŭiĝis de teritorio komplete kontrolita de la Ruĝa Armeo de Sovetunio, do fakte sieĝis okcidentan Berlinon, la ĉefurbestro Ernst Reuter iĝis simbolo de la elteno kaj pluespero de la enŝlosita enloĝantaro de okcidenta Berlino. Aparte konata iĝis lia parolo antaŭ la ruino de la eksa germana parlamentejo Reichstag, en kiu li apelaciis al la Unuiĝintaj Nacioj ne faligi okcidentan Berlinon ("... Vi popoloj de la tero! ... Rigardu tiun urbon! - „... Ihr Völker der Welt! ... Schaut auf diese Stadt! ...“).

Lia granda populareco kaŭzis grandan venkon de la partio SPD dum la urbaj parlamentaj balotoj de 1948: la 64,5 procentoj da voĉoj por la partio SPD estis la plej granda plimulto, kiun iam ajn atingis partio dum libera baloto sur nivelo de germania federacia lando. Malgraŭ tiu granda plimulto pli fronte de la minaca politika situacio de la urbo interkonsentis koalicion kun la kristandemokratia kaj liberala partioj. Kiel ĉefurbestro de okcidenta Berlino li energie subtenis la fondon de la Libera Universitato Berlino (Freie Universität Berlin, FU), iĝis la unua prezidanto de la universitata estraro kaj sekvajare ricevis la honoran doktoriĝon de la universitato. Dum la jaro 1951 li reelektiĝis okcidenta ĉefurbestro de la urbo kaj dum 1953, duonjaron antaŭ sia morto, iniciatis fondaĵon por subteno de la germanlingvaj fuĝintoj amasiĝantaj en okcidenta Berlino.

Morto[redakti | redakti fonton]

Du monatojn post la demonstracio por pli da libereco en GDR de la 17-a de junio 1953, kies finigon per masiva interveno de la armeo de GDR li akre kritikis, Ernst Reuter mortis sekve de virusa gripo. Lian entombigon en la berlina urboparto Zehlendorf akompanis pli ol miliono da urbanoj.

Multnombraj stratoj, placoj kaj lernejoj ĉie en Germanio ricevis lian nomon, neniel nur en Berlino, Magdeburgo kaj Leer. Inter alie ankaŭ la privata lernejo de la germania ambasadejo en Ankaro portas lian nomon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

ĉiuj germanlingvaj