Ernst Wilhelm von Brücke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ernst Wilhelm von Brücke
Ernst von Bruecke.jpg
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1819 (1819-06-06)
en Berlino
Morto 7-an de januaro 1892 (1892-01-07) (72-jara)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioAŭstrio-Hungario
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino
Okupo
Okupo kuracisto • universitata profesoro • psikiatro • fiziologo • psikologo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ernst Wilhelm Ritter von Brücke (6a de julio 1819 – 7a de januaro 1892) estis germana kuracisto kaj fiziologo. Oni elstarigas lin pro liaj kontribuoj al multaj fakoj de Fiziologio.

En 1846, Brücke estis elektita instruisto pri anatomio en la Akademie der Bildenden Künste, en Berlino. Post tio, en 1848 li estis nomumita profesoro de fiziologio en la Universitato de Königsberg, anstataŭ Karl Friedrich Burdach (1776–1847). En 1849 li akiris similan postenon en la Universitato de Vieno. En 1873, la imperiestro Francisko Jozefo la 1-a honoris Brücke per nobela titolo — von Brücke — sed li rare uzis ĝin.

En 1877 Sigmund Freud translokiris al la fiziologia laboratorio de Ernst Brücke kie li pasigis ses jarojn komparante cerbojn de homoj kaj de aliaj vertebruloj kun tiuj de ranoj kaj senvertebruloj kel kankroj kaj petromizoj. Lia esplora laboro pri la biologio de la nerva histo iĝis ŝlosila por la posta malkovro de la neŭrono en la 1890-aj jaroj.[1]

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Ueber die Bewegungen der Mimosa pudica. Archiv für Anatomie, Physiologie und wissenschaftliche Medicin: 434–455 (1848)
  • Beiträge zur vergleichenden Anatomie und Physiologie des Gefässsystems. Denkschriften: Akademie der Wissenschaften Wien, Mathematisch-Naturwissenschaftliche Classe 3: 335–367 (1852)
  • Grundzüge der Physiologie und Systematik der Sprachlaute für Linguisten und Taubstummenlehrer. Wien: C. Gerold & Sohn (1856)
  • Die Elementarorganismen. Sitzungsberichte der Mathematisch-Naturwissenschaftlichen Classe der Kaiserlichen Akademie der Wissenschaften 44: 381–406 (1861)
  • Die Physiologie der Farben für die Zwecke der Kunstgewerbe. Leipzig: S. Hirzel (1866)
  • Die physiologischen Grundlagen der neuhochdeutschen Verskunst. Wien: C. Gerold & Sohn (1871)
  • Vorlesungen über Physiologie:
    • 1. 2., verm. u. verb. Aufl. 1875
    • 1. Physiologie des Kreislaufs, der Ernährung, der Absonderung, der Respiration und der Bewegungserscheinungen. 3., verm. u. verb. Aufl. 1881
    • 2. Physiologie der Nerven und der Sinnesorgane und Entwickelungsgeschichte. 2., verm. u. verb. Aufl. 1876
    • 2. Physiologie der Nerven und der Sinnesorgane und Entwickelungsgeschichte. 3., verm. u. verb. Aufl. 1884
    • 2 : S/S. 1886. Physiologie der Nerven und der Sinnesorgane und Entwickelungsgeschichte. 4., verm. u. verb. Aufl. 1887

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Costandi, Mo, "Freud was a pioneering neuroscientist", The Guardian, 10a de marto 2014. Kontrolita 16a de majo 2018.