Ernő Schwimmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Schwimmer
Persona informo
Naskiĝo 21-an de novembro 1837 (1837-11-21)
en Peŝto
Morto 25-an de februaro 1898 (1898-02-25) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kuracisto • dermatologo • kirurgo • universitata instruisto
vdr

Ernő Schwimmer [ŝvimer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schwimmer Ernő estis hungara kuracisto, haŭtkuracisto (la unua en Hungario), balneologo, profesoro.

Ernő Schwimmer [1] naskiĝis la 21-an de novembro 1837 en Pest (urbo). Li mortis la 25-an de februaro 1898 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Schwimmer frekventis universitatojn en sia naskiĝurbo kaj Vieno. En la lasta urbo li akiris diplomon en 1861 kaj li restis plu 4 jarojn en Vieno, fine li vojaĝis al Egipto, kie li okupiĝis pri haŭtomalsanoj. Hejmenveninta komence li estis ĝenerala kuracisto, poste en Malsanulejo Rókus li okupiĝis pri haŭtomalsanoj. Post jaroj li establis propran kuracejon pri la menciita malsano. En 1870 li ekinstruis en Universitato de Pest, post 5 jaroj li fondis apartajn ĉambrojn por haŭtomalsanuloj en Rókus. En 1878 li ricevis la instruan rangon eksterordinara profesoro. Li okupiĝis ankaŭ pri balneologio, li partoprenis en fondo de banloko en Lipik.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Bőrkórtan (1874)
  • Die neuropathischen Dermatonosen (1883)
  • Bis zum Endpunkte Europa's, Reiseskizze einer Nordlandfahrt (1895)

Fontoj[redakti | redakti fonton]