Erto e Casso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erto e Casso
Erto e Casso
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono Friulo-Venecio Julia
Provinco PN Pordenono
Geografia situo 46° 16′ N, 12° 20′ O (mapo)46.26666666666712.333333333333Koordinatoj: 46° 16′ N, 12° 20′ O (mapo)
Alto super marnivelo 775 m
Areo 52 km²
Loĝantaro 371 (2018)
Loĝdenso 7 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Casso, Erto
Najbaraj komunumoj Castellavazzo (BL), Cimolais, Claut, Longarone (BL), Ospitale di Cadore (BL), Perarolo di Cadore (BL), Pieve d'Alpago (BL) kaj Soverzene (BL)
Patrono apostolo Bartolomeo
Festa tago
Nomo de loĝantoj
Poŝtkodo 33080
Imposta kodo D426
Kodo laŭ ISTAT 093019
Telefona prefikso 0427
Retpaĝo Oficiala retejo
RedDot.png
Loko en mapo
Information icon.svg
vdr

Erto e Casso estas komunumo en la orienta parto de norda Italio, ĉ. 100 kilometrojn norde de Venecio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la provinco Pordenone, formale ekde oktobro 2017 restrukturita (pri tio vidu la provincan tekston). Fine de 2018 en la komunumo vivis 371 loĝantoj.

Digo de Vajont[redakti | redakti fonton]

La digo de Vajont estas neuzita digo en la kumunuma areo, estas unu el la plej altaj digoj en la mondo, kun alteco de 262 m. Ĝi situas en la valo de la Vajont Rivero sub Monte Toc.

Konstruita de 1957 ĝis 1960, ĝi inkluzivas hidroelektran centralon. Ne nur rekorda laŭ alteco, ĝia dezajno estis pionierca per konstruo kiel duoble-arka digo, kiu kurbiĝis kaj altece kaj larĝe. Ĉi tiu ununura formo de la digo estis konstruita por disipi la puŝon kreitan de la pezo de la akvo al la flankoj de la digo, en la monton mem

Nokte, La 9-an de oktobro 1963, kaŭze de la preso de la akvoj, okazis terglito kiu descendis de Monto Toc kaj daŭris pli ol du mejlojn. Kiam la lavango trafis la akvon, ĝi kreis tri grandegajn cunamondojn. La unua trafis la proksiman vilaĝon Casso, la dua detruis partojn de la vilaĝo Erto. La tria ondo, kun laŭtaksa volumeno de 50 milionoj kubaj metroj da akvo kaj 250 metrojn alta, leviĝis preter la digo en la direkto de la urbo Longarone kiu situis malsupre de la diga rivero. La intenseco de la ondo kiu trafis Longarona estis duoble tiu de la atombombo kiu falis sur Hiroŝimon. Tiun nokton, 1 917 homoj estis mortigitaj.

Tiu estis unu el la plej severaj hom-kaŭzitaj katastrofoj, ilustrante la danĝeron enecan en grandskalaj inĝenieristikaj projektoj kiuj ĝenas la delikatan ekvilibron de la natura medio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]