Ervin Kováts

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Ervin Kováts [kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kováts Ervin estis hungardevena svisa kemiisto, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1993).

Ervin Kováts [1] naskiĝis la 29-an de septembro 1927 en Budapeŝto. Li mortis la 7-an de junio 2012 en Svislando, en Morges.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ervin Kováts ricevis diplomon en 1949 en sia naskiĝurbo, poste li migris al Svislando, al Zuriko, kie li plulernis inter 1950-1953 kaj denove li ricevis diplomon, eĉ li doktoriĝis. Li eklaboris samloke en la laboratorio. En 1967 li translokiĝis al Lausanne, kie li instruis kaj esploris. Post la pensiuliĝo en 1994 li instruis ankaŭ en Hungario. Li redaktis fakrevuojn Journal of Chromatography, Adsorption Science & Technology. Li ricevis premiojn kaj memormedalojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Über katalytische Dehydrierungen von Hydroazulenen in der Gasphase (1956)
  • Studien auf dem Gebiet natürlicher Riechstoffe (1967)

Fontoj[redakti | redakti fonton]