Erwin Marquit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erwin Marquit
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1926 (1926-08-21)
en Nov-Jorko
Morto 19-an de februaro 2015 (2015-02-19) (88-jaraĝa)
en Mineapolo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Urba Kolegio de Nov-Jorko
Okupo
Okupo fizikistofilozofo
vdr

Erwin MARQUIT (21a de Aŭgusto, 1926 – 19a de Februaro, 2015) estis usona fizikisto kaj marksisma filozofo. L estis la ĉefa fondinto de Marxist Education Press kaj estis redaktoro de la gazeto pri marksismaj studoj Nature, Society, and Thought (1987–2007), kiu disponeblis verkojn de marksistaj fakuloj, inklude kontribuokn de fakuloj el Eŭropo, Afriko, Ĉinio, Vjetnamo kaj Kubo.

Lia teksto Engelso kaj logikaj kontraŭdiroj aperis en Esperanto en la libro Frederiko Engelso en aktualaj diskutoj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Frederiko Engelso en aktualaj diskutoj. Werner Seppmann: Privilegia loko por rigardi en la laborejon de la marksisma pensado. Notoj pri la korespondado inter Markso kaj Engelso; Erwin Marquit: Engelso kaj logikaj kontraŭdiroj; Karl Hermann Tjaden: Kial ne estiĝis vera engelsismo. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 35 paĝoj, ISBN 978-2-918300-50-2 (= MAS-libro 60).