Erwin Zuber
Aspekto
| Erwin Zuber | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Lingvoj | Esperanto • germana • svisgermana |
| Ŝtataneco | Svislando |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Erwin ZUBER estas svisa esperantisto, devene el la kantono Zuriko. Li plurajn jarojn estis aktiva estrarano de Svisa Esperanto-Societo, la landa asocio de UEA en Svislando. Kiam en 1963 urĝe mankis societa prezidanto, li kun la samkantonano Rudolf Schneebeli kaj kun la tre sperta, pli aĝa René-William Perrenoud formis provizoran gvidkomitaton kaj sukcese gvidis la organizaĵon tra la sekva jaro: tiam David Buhlmann en 1964 sole unu jaron transprenis la prezidantecon.


