Saltu al enhavo

Erzjoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erzjinoj en Penza provinco dum popola festo Rasjkenj Ozks

Erzjoj (erzje эрзят[1])  estas popolo konsiderata aŭ aparta etno, aŭ subetno de mordvoj,[1][2][3] kiu parolas la erzjan lingvon. La erzja estas unu el la du vivantaj lingvoj de mordva lingvaro, kiu apartenas al suomoperma branĉo de suomugra lingvaro. Se oni konsideras erzjojn subetno de mordvoj, ĝi estas unu el la plej grandaj el tiuj, la alia estas mokŝoj.[4]

Plejparto de erzjoj vivas en eosta Mordvio en basenoj de riveroj Mokŝa, Sura, Volga kaj Belaja.

"Erzjoj" (эрзят) estas memnomo de la popolo: ĝuste tiel sin nomas erzjoj mem. Ĝuste tiel ĝi nomiĝas en plimulto de aliaj lingvoj, krom la ĉuvaŝa, en kiu ili nomiĝas ирçе(сем), kaj la rusa, en kiu ĝis la fino de la 20-a jarcento oni ne apartigis erzjojn de mokŝoj kaj nomis ilin kune мордва ("mordvoj").

Onikrede, la memnomo de erzjoj povas esti la fonto de nomo de legenda lando Arsanio, kiun menciis arabaj geografoj ekde la 10-a jarcento. Tio ĉi estas tamen iom dubende, ĉar la plej frua konfirmita mencio de erzjoj kaj ilia etnonomo (transskribita kiel "arĝan") estis en persa ĥronikaro Ĝami' al-Tavariĥ ("Kolekto de ĥronikoj"), kompilita por Gazan-ĥano far lia veziro Raŝid al-Din Hamadani en frua 14-a jarcento:

… Kaj li [Mengu-ĥano] estis tie dum tiu somero, kaj poste en takiku-ile, tio estas en la jaro de kokino, kiu kongruas kun 634-a j.ĥ. [jaro de hiĝro], la filoj de Ĝuĉi-atu, Orda kaj Berke, la filo de Ugetaj-ĥano, Kadan, la nepo de Ĉagataj, Buri, kaj la filo de Ĝingis-ĥano, Kulkan, komencis militi kontraŭ mokŝoj, burtasoj kaj arĝanoj, kaj baldaŭ konkeris ilin.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La preciza etimologio de la vorto эрзя restas malklara. Laŭ rusa lingvisto Vladimir Napolskiĥ la plej akceptebla estas la versio de ĝia deveno el irana lingvaro (komparu, ekzemple, kun malnovpersa aršan "viro, iĉo; virbovo, virapro; heroo, fortulo")[5] En pli posta verko Napolskiĥ konkludis, ke la teorio de deveno de eŕźa de irana *arsan ("iĉo") estas fonologie neebla kaj komparis ĝin kun malfrua Alania oseta vorto ærzæ ("grandega kvanto; homamaso"), kiu siavice devenas de irana *azǝra*hazahra- ("mil").[6]

Alia lingvisto Valerij Verŝinin supozas ligon kun la prasuomugra radiko *irkä*ürkä, kiu signifis "viro; filo". Komparu kun ekzemploj el aliaj uralaj kaj altajaj lingvoj: marie эрге ("ulo"), tatare ир ("edzo; viro"), mongole эр ("viro; heroo"). Li ankaŭ supozas, ke "erzja" estas pli antikva etnonomo ol "mokŝa""ŝokŝa" kaj eble estis la originala memnomo de ĉiuj mordvaj triboj.[7]

Etnogenomiko

[redakti | redakti fonton]

Modernaj erzjoj havas komunajn praulojn kun multe pli uestaj populacioj: rusoj de centra kaj suda Rusio, bjelarusoj, poloj, slovakoj kaj certaj populacioj de eosta Germanio. Erzjoj fakte genetike pli proksimas al orienteŭropanoj, ol al kulture kaj lingve parencaj mokŝoj (la ĉi-lastaj nur genetike rilatas al indiĝenaj popoloj de Volga baseno).[8]

Genetikaj esploroj montras ke laŭ distribuo de antigenoj en sango mokŝoj kaj erzjoj fundamente malsamas. Trovebleco de certaj eritrocitaj antigenoj inter erzjoj kaj mokŝoj povas diferenci preskaŭ duoble.[9]

Fizika antropologio

[redakti | redakti fonton]

La antropologiajn ecojn de erzjoj kaj mokŝoj estis fama rusa-germana naturalisto Peter Simon Pallas. En sia verko de jaro 1773 li menciis, ke erzjoj havis na pli da homoj kun rufa, blonda aŭ hele bruna hararo ol mokŝoj, sed plimulto de ambaŭ popoloj estis brunharuloj.[10] En 1912 rusa entografo kaj historiisto Stefan Kuznecov publikigis kurson de prelegoj pri historia geografio, en kiu interalie menciis, ke fizika antropologio de mokŝoj estas pli diversa ol tiu de erzjoj. Laŭ li, erzjoj plejparte havis "eŭropeecan" tipon, kun hela hararo, hela haŭto kaj grizaj okuloj, dum inter mokŝoj renkonteblas granda kvanto de homoj kun nigra hararo, brunaj okuloj kaj malhela aŭ flaveca haŭtkoloro.[11]

Estona antropologino Karin Julia Mark difinas mokŝojn kiel "suburala" kaj "nordpontia" tipo, dum erzjoj havas "suran" tipon, proksiman al la "uestbaltia".[12] Laŭ rusa antropologino Tatjana Aleksejeva, mokŝoj estas pli proksimaj al Sudeŭropa raso, dum erzjoj apartenas al la Nordeŭropa.[13]

Laŭ la granda antropologia eldono de RAS de jaro 2000, erzjoj apartenas al la tiel nomata "blankamara-zirjana" tipo de Eŭropa raso, al kiu apartenas ankaŭ suomoj, estonoj kaj aliaj suomecaj popoloj de Baltio, kaj parto de komioj. Kontraste, mokŝoj apartenas al la Urala raso.[14] Iuj esploristoj ankaŭ apartenigas erzjojn al Nordia raso.[15]

Etnoj de Mordvio. Vivareoj de erzjoj estas markita per hele purpura koloro.

Granda plejparto de erzjoj vivas ene de sia antikva etna teritorio. Oni povas disdividi iliajn vivareojn je tri disaj partoj:

  1. Eosta grupo: en eosta Mordvio kaj kelkaj uestaj distriktoj de Ĉuvaŝio[16];
  2. Norda grupo: en sudaj partoj de Niĵnij-Novgoroda provinco kaj ekstreme norduesta distrikto de Mordvio (ĉirkaŭ urbeto Bolŝoje Ignatovo)
  3. Suda grupo: en la plej nordaj kaj nordeostaj distriktoj de Penza provinco

Aparte oni konsideras la grupon de erzjoj, kiuj vivas en ekstreme norduesta parto de Mordvio, en distrikto de vilaĝo Tenjguŝevo. Pro aparteco de tiu ĉi populacio de erzja kultura kaj lingva kontinuo kaj dum longa tempo komunikiĝo nur kun mokŝoj, tiu ĉi grupo ekhavis nekutimajn por erzjoj etnajn kaj kulturajn ecojn kaj estas iam konsiderata aparta popolo, la ŝokŝoj.[17]

Ekster la tradicia etna teritorio estas du grandaj populacioj de erzjoj, posteuloj de transloĝiĝinto el Mordvio: la areo de Penza kaj Samara provincoj, kaj Transvolgio.[18]

Kvanto de erzjoj en subjektoj de Rusia Federacio laŭ censo de jaro 2021[19]
Regiono Kvanto
Mordvio 43240
Uljanovska provinco 1311
Penza provinco 1178
Ĉuvaŝio 1136
Niĵnij-Novgoroda provinco 663
Samara provinco 428
Tatario 357
Altaja regiono 287
Moskva provinco 274
Moskvo 243
Orenburga provinco 139
Sankt-Peterburgo 79
Baŝkirio 71
Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra 55
Sverdlovska provinco 49
Krasnodara regiono 45
Ĉeljabinska provinco 40
Leningrada provinco 38
Saratova provinco 31
Aliaj regionoj de RF 404
Sume en RF 50068

Etnogenezo

[redakti | redakti fonton]

Modernaj lingvistoj supozas, erzja lingvo apartiĝis antaŭ ĉirkaŭ 1500 jaroj, kiam supozata unueca "pramordva" lingvo disiĝis je la erzja kaj la mokŝa. Supozeble, ĉirkaŭ la sama tempo dispartiĝis ankaŭ la mokŝa kaj la erzja triboj.[20]

Pri la materia kulturo de erzjoj ankoraŭ ne estas ĝenerala interkonsento inter arĥeologoj. Unu versio estas ke iam ekzistis kuna mordva kulturo, kiu disiĝis je la erzja kaj la mokŝa iam dum la dua duono de la 1-a jarmilo. Aliaj esploristoj opinias ke erzjoj kaj mokŝoj la tutan historion estis kulture apartaj, nur adoptis similajn lingvojn, kaj unuigita mordva kulturo neniam vere ekzistis. Fine, ekzistas la kompromisa versio, laŭ kiu erzjoj kaj mokŝoj estis dekomence apartaj triboj, sed ili formis kunan kulturon ie en la 6-a7-a jarcento, kaj iam en komenco de la 2-a jarmilo ili ree disiĝis.[20]

La unua konfirmita mencio de erzjoj ("arĝanoj") en ĥroniko aperas en la Ĝami' al-Tavariĥ ("Kolekto de ĥronikoj") far Raŝid al-Din Hamadani en frua 14-a jarcento. Pri "rzjanoj" ankaŭ menciis nogaja estro Jusuf en sia letero al Moskvo en 1549.

En frua Mezepoĥo erzjoj ade militis kontraŭ ĥazaroj, peĉenegoj, kaj kumanoj. Disvastiĝantaj slavaj triboj poiome forpuŝis ilin eosten, al la ĉirkaŭo de nuna Arzamaso.

Malsimile al mokŝoj, kiuj en 1237 konkeriĝis al Ora Hordo, erzjoj ne subiĝis, sed moviĝis norden al densaj arbaroj kaj daŭre rezistis la mongolojn. Ĉirkaŭ la meza 14-a jarcento erzjoj trovis sin sub povo de Niĵnij-Novgoroda-Suzdala Grandprinclando. Iu parto de la popolo subiĝis kaj konvertiĝis al kristanismo, sed la resto forigis pli eosten, kaj en la 17-a jarcento atingis Transvolgion kaj sudajn deklinojn de Uralo. Tie ili militis kun nogajoj kaj kalmikoj. Post konstruo de defenda linio de rusaj fortikaĵoj inter Saratovo, Orenburgo kaj Ĉeljabinsko, erzjoj plie disvastiĝis tra Uralo. Multaj erzjaj setlejoj en Uralo aperis jam post disvastiĝo de rusoj en la regiono.[21][22]

En la komenco de 19-a jarcento konata rusa-germana naturalisto Peter Simon Pallas raportis:

Homoj en Ŝadin kaj multaj lokoj laŭ rivero Mokŝa, kaj en supraj lokoj de Sura, kaj aparte en je arbaraj flankoj estantaj vilaĝoj, estas de alia generacio, ol tiuj vivantaj laŭ rivero Pjana en Niĵnij-Novgoroda gubernio. Ili mem sin apartigas de tiuj kaj prenas por si specialan nomon "mokŝa", plurale "mokŝadj"… Kontraŭe, tiujn de la alia deveno nomigas ili "erzad""erdzat"; kaj ili mem sin same nomas…[23]

En Rusia ŝtato de 13-a18-a jarcentoj erzjoj apartenis al multaj sociaj tavoloj: nobeloj, militistoj, ŝtataj servistoj, kozakoj, jasak-pagantoj, artistoj, metiistoj, kamparanoj, kaj servutoj (apartenantaj al nobeluloj, al la monarĥo, al la ŝtato, aŭ al la eklezio).[24][25][26][27] Erzjaj kaj mokŝaj nobeloj ne estis distingataj, ili ĉiuj konsideriĝis simple "mordvoj" je kaj la socia, kaj la ŝtata nivelo. Mordva nobelaro estas posteuloj de iamaj erzjaj kaj mokŝaj tribestroj (interalie tiuj prenitaj kiel amanatoj aŭ "honoraj ostaĝoj"), kaj ankaŭ posteuloj de militaj kaj civilaj ŝtatservistoj, kiuj ricevis nobelajn privilegiojn por sia servo al la monarĥio.[28] Gravaj mordvadevenaj nobelaj dinastioj estas familioj de grafoj Mordvinov, knjazoj Jedelev, bojaroj Kulomzin, knjazoj Romodanov, knjazoj Sabanov ktp.

Erzja nacia movado komenciĝis en Rusia Imperio la fino de la 19-a — komenco de la 20-a jarcento sub influo de aperanta tavolo de edukitaj, bonkleraj kaj nacie konsciaj erzjaj intelektuloj. La plej brilaj ĝiaj anoj de la komencaj etapoj de la movado estis erzja polimato, verkisto kaj instruisto Makar Jevsevjev, kiu normigis la erzjan kaj la mokŝan lingvon kaj kreis unuajn abocojn por ili (en 1892 por la mokŝa, kaj en 1897 por la erzja), kaj Stepan Erzja, fama skulptisto en modernisma stilo.[29] Gravan rolon en erzja nacia vekiĝo ludis ankaŭ intelektuloj de aliaj suomugraj popoloj, ekzemple suomaj etnografo Heikki Paasonen kaj muzikologo Armas Otto Väisänen, kiuj priskribis erzjan kulturon, tradiciojn kaj lingvon, kaj instruis multajn sekvantojn inter erzjoj, kiuj partoprenis la nacian movadon. Post la Oktobra revolucio erzjaj esploristoj kaj instruistoj uzis la tiel nomatan periodon de Korenizacija ("radikigo"), kiam la sovetia registaro subtenis naciajn movadojn de malgrandaj popoloj de Rusio, por publikigi abocojn, lernolibrojn, kaj erzjalingvajn librojn kaj gazetojn. Samkiel por plimulto de aliaj popoloj de Sovetunio, por erzjoj Korenizacija finiĝis je detruo de la movado kaj mortigo de granda kvanto de naciaj intelektuloj dum la Granda purigo. Post tio ĉi, erzja nacia movado renaskiĝis nur en la 1980-aj jaroj, kiam pro malfortiĝo de sovetia reĝimo kaj perdo de partia kontrolo super ĉiuj aspektoj de homa vivo rekreiĝis naciaj-kulturaj kaj lingvaj organizaĵoj de multaj malplimultaj popoloj de Rusio.

Naciaj festoj

[redakti | redakti fonton]
Prelego dum la tago de erzja lingvo (erzje Эрзянь Келень Чи), Saransko, 16-a de aprilo 2008

La plej granda erzja nacia festo estas Rasjkenj Ozks (erzje Раськень Озкс, laŭlitere "popola preĝo"), kiu kombinas en si antaŭkristanajn kaj fruajn kristanajn ritojn de erzjoj. En 1629 la festo estis malpermesita laŭ cara ukazo, kaj ĝia tradicio estis perdita dum jarcentoj de rusa okupacio. Sed en nunaj tempoj ĝi estas rekonstruita kaj restarigita far erzjaj naciaj aktivuloj. Laŭ la decido de erzja "koncilio de maljunuloj" (erzje атянь эзем), ĝi okaziĝas ĉiun trian jaron en la dua sabato de julio en vilaĝo Ĉukali en Mordvio.[30] Ĉiujare okazas pli malgranda Velenj Ozks (erzje Велень Озкс, "vilaĝa preĝo") kiun oni festas en la fino de julio, kaj multaj eĉ pli malgrandaj "preĝoj" festantaj je la nivelo de apartaj vilaĝoj, grupoj aŭ familioj de erzjoj.

Ekde 1993 oni festas la Tagon de erzja lingvo (erzje Эрзянь Келень Чи[31]) je la 16-a de aprilo, kiam naskiĝis Anatolij Rjabov, erzja lingvisto kaj filologo, kaj la unua erzjo kiu ricevis la titolon de profesoro.[31]

Naciaj vestaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Erzja virino en naciaj vestaĵoj permesis foti sin, sed kovris sian vizaĝon pro timo al kamerao. Foto far Armas Otto Väisänen el vilaĝo Veĉkanovo (nun Staroje Veĉkanovo, Samara provinco), jaro 1914.[32]

Samkiel ĉe aliaj kamparanaj popoloj, tradiciaj vestaĵoj ludis gravan rolon en vivo de erzjoj de antaŭurbaniĝa periodo kaj havis ne nur praktikan, sed ankaŭ ritualan kaj religian signifon. La tuta komplekso de naciaj vestaĵoj inkludas subvestaĵojn, surmetatajn rekte sur la korpo, malpezajn suprajn vestaĵojn, aŭtunajn-printempajn kaj vintrajn vestaĵojn. Diversaj detaloj kaj ornamaĵoj estas organika parto de vestaĵoj de ĉiu sezono.

Naciaj vestaĵoj de erzjoj tre similas al tiuj de mokŝoj, kaj ankaŭ havas komunajn trajtojn kun tradiciaj vestaĵoj de rusoj, tataroj, ĉuvaŝoj, marioj kaj aliaj najbaraj popoloj. Ekzemple, longa ĉemizo simila al tuniko sen kudroj sur ŝultroj kiel ĉefa subvestaĵo kaj de la vira, kaj de la virina kostumo, estas tipa por suomugroj de Volga regiono. Laŭ distribuo de brodaĵoj sur erzjaj kaj mokŝaj inaj ĉemizoj, oni konsideras tiun ĉi tipon de ĉemizo la plej antikva kaj arĥaa en la regiono.[33]

Alia arĥaa parto estas pulajpugalaj — surkoksa peco de teksaĵo, kiun virinoj surhavis super la ĉemizo. Unue erzja knabino surmetis tian ĉi surkoksaĵon en la tago se sia plenaĝiĝo, kaj poste surhavis ilin la tutan vivon. La pugalaj-ojn oni ornamis per brodaĵoj, pendaĵoj, bidoj, moneroj, ŝeloj ktp. Tiu ĉi elemento de vestaĵo ludis la rolon de protekta talismano, sed ankaŭ de markilo de sekse fekunda virino.

Viraj vestaĵoj estis la ĉemizo (erzje панар) kaj pantalonoj (erzje понскт) el hejmfarita teksaĵo.[34] Aŭtune aŭ printempe oni surmetis super ili siaspecan palton (erzje сумань), vintre peltan mantelon. Kapvestaĵoj estis teksaĵaj aŭ fulataj kalpakoj, vintre ankaŭ uŝankomalaĥajo.

Inaj vestoj, krom la ĉemizo enhavis ankaŭ ion similan al robosarafano (erzje кафтонь-крда), surmetitan super la ĉemizo. Super ĝi oni metis iuspecan veŝton, aŭtune kaj vintre palton, vintre mantelon. Malsimile al viraj vestoj, kies sola ornamaĵo estis brodaĵoj sur ĉemizo, inaj erzjaj vestaĵoj inkludas multajn pure ritualajn kaj ornamajn elementojn. Krom jam menciita pugalaj tiuj estas zono (erzje вигенесэ карксerzje паро каркс) kaj antaŭtuko (erzje запон), riĉe ornamitaj per brodaĵoj, bidoj, moneroj, malgrandaj sonoriloj ktp, kolĉenoj, fiboloj ktp. Krom la rituala, riĉaj ornamaĵoj havis alian celon: montri riĉecon kaj bonan staton de la virino kaj ŝia familio. Kutime la virino aldonis novajn elementojn al siaj ornamaĵoj tutan vivon, kaj ju pli maljuna ŝi iĝis, des pli multe pezis la aro de ornamaĵoj kiujn ŝi tenis sur si.[35]

Ankaŭ erzjaj virinoj havis specialajn kapvestojn. Junulinoj antaŭ geedziĝo preferis montri sian hararon kaj nur uzis ringon sur frunto, kovritan per brodita teksaĵo. Post geedziĝo estis konsiderate virte ĉiam teni virinan hararon tute kaŝitan. Iam oni uzis por tio ĉi simplajn kaptukojn, kaj iam specialajn altajn kapvestojn kun rigida karkaso, kovrita per multaj tavoloj de abunde brodita kaj ornamita teksaĵo — konusajn, cilindrajn, fungoformajn ktp (erzje панго, сорка, сорока).

Sur piedojn ambaŭ seksoj surmetis kutime bastoŝuojn (erzje карт), vintre valenkojn. Ledaj botoj estis konataj por erzjoj, sed raraj kaj multekostaj, kutime oni surmetis ilin nur dum festoj kaj aliaj specialaj okazoj. Antaŭ ol surmeti piedveston, erzjoj kovris la krurojn per piedĉifonoj: la suba (erzje пильгалга э) estis sur piedoj, kaj la supra (erzje верьга пракста) sur suroj.[36]

Tradiciaj erzjaj vestaĵoj preskaŭ tute malaperis iam inter la 18-a kaj frua 20-a jarcento, kaj nun neniuj iliaj elementoj estas uzataj far erzjoj en kutima vivo.[35][36] Nur modeste broditaj ĉemizoj ankoraŭ uziĝas inter erzjaj kulturologoj kaj naciaj aktivistoj.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Gazetoj kaj periodaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Эрзя : [арх. 8 августа 2022] / Мокшин Н. Ф. // Шервуд — Яя [Электронный ресурс]. — 2017. — С. 427—428. — (Большая российская энциклопедия : [в 35 т.] / гл. ред. Ю. С. Осипов ; 2004—2017, т. 35, с. 427—428). — ISBN 978-5-85270-373-6.
  2. Эрзя // Советская историческая энциклопедия. — М.: Советская энциклопедия . Под ред. Е. М. Жукова. 1973—1982.
  3. Эрзя // Энциклопедический словарь. 2009.
  4. Pimenoff, Ville Nikolai (2012) Living on the Edge: Population Genetics of Finno-Ugric-speaking Humans in North Eurasia. Department of Forensic Medicine University of Helsinki. Arkivita el la originalo je 2012-07-22. Alirita 2012-05-12 .
  5. Напольских, Владимир Владимирович. (1997) Введение в историческую уралистику. Ижевск: Рос. акад. наук. Урал. отд-ние, Удмурт. ин-т истории, яз. и лит., p. 257. ISBN 5-7691-0671-9.
  6. Напольских В. В. Этнолингвистическая ситуация в лесной зоне Восточной Европы в первые века нашей эры и данные «Гетики» Иордана (el Retarkivo 20180303050303) // Вопросы ономастики. 2018. Т. 15. № 1. С. 14.
  7. Вершинин В. И.. (2004) Этимологический словарь мордовских (эрзянского и мокшанского) языков 5, p. 516—517.
  8. Балановский О. П. Генофонд Европы. — Издательство КМК, 2015. — ISBN 978-5-9907157-0-7
  9. Гусаченко Л. А., Литовченко О. Г. Распределение антигенов групп крови у мокша и эрзя Республики Мордовия // Ульяновский медико-биологический журнал. — № 3. — 2017. — С. 159—164.
  10. Паллас П.-С. Путешествия по разным провинциям Российской империи. — Ч. 1. — СПб., 1773. — С. 112.
  11. Русская историческая географiя: Мордва: Курсъ лекцій, читанныхь в 1908—1909 уч. году въ Московскомъ Археологическомь Институте: [Вып. 1—2] / [соч.] С. К. Кузнецовымь. — М.: Печатня А. И. Снегиревой: Тип. Пожидаева, 1912. — 73 с.
  12. Марк К. Ю. Этническая антропология мордвы // Вопросы этнической истории мордовского народа. — М., 1960. — С. 120—143.
  13. Алексеева Т. И. Антропологический состав населения Волго-Окского бассейна: Антропологический сборник. — М., 1956.
  14. Антропология современных финно-угорских народов / Рос. акад. наук, Ин-т этнологии и антропологии им. Н. Н. Миклухо-Маклая; отв. ред. А. А. Зубов. — М.: 2000.
  15. Чебоксаров Н. Н. (1941). “Антропологический состав современных немцев”, Учёные записки МГУ (63). 
  16. Мордовский народный костюм: Альбом / Сост. и авт. текста: Т. П. Прокина, М. И. Сурина: Сост. каталога: Л. Т. Артамошкина, Л. Л. Добрачёва, Т. П. Прокина, М. И. Сурина: Худож. А. Г. Свердлов; Цвет. съемка Н. Е. Ревизова; Карты и рис.: Т. П. Прокиной, М. И. Суриной; Редкол.: Н. Ф. Мокшин (председатель), В. А. Балашов, Н. Ф. Беляева. — Саранск: Мордов. кн. изд-во, 1990. — С. 36. — ISBN 5-7595-0288-3.
  17. Историко-этнографический сайт «Зубова Поляна». Arkivita el la originalo je 2008-09-22. Alirita 2008-03-29 .
  18. Национальный состав населения РСФСР. По данным Всесоюзной переписи населения 1989 г. — М., 1990.
  19. Национальный состав населения Российской Федерации согласно переписи населения 2021 года. Arkivita el la originalo je 2022-12-30. Alirita 2023-01-05 .
  20. 20,0 20,1 Вихляев В. И. Могильники мордвы III—V вв. и проблема единства древней культуры. Поволжская Археология. № 1 (19) 2017. Arkivita el la originalo je 2019-05-25. Alirita 2017-10-16 .
  21. Исследования по материальной культуре мордовского народа. — М., 1963.
  22. Мокшин Н. Ф. Этническая история мордвы. — Саранск, 1977.
  23. Паллас П. С. Путешествие по разным провинциям Российской империи. — Ч. 1. — Вторым тиснением. — СПб., 1809. — С. 107—108.
  24. Демидов А. Н. Служилая мордва в XVII—XVIII веках // Гуманитарий : актуальные проблемы гуманитарной науки и образования. — № 2 (34). — 2016.
  25. Смирнов И. Н. Мордва : историко-этнографический очерк. — Казань : Тип. Императ. ун-та, 1895.
  26. Заварюхин Н. В. Были ли у мордвы князья? На перекрестке мнений / отв. ред. Ю. Ф. Юшкин, В. А. Юрченков. — Саранск : Мордов. кн. изд-во, 1990. — С. 67—74.
  27. Гераклитов А. А. Материалы по истории мордвы : сборник выписок из печатных источников (X—XVIII вв.) / А. А. Гераклитов. — М. ; Л. : Соцэкгиз, 1931.
  28. Заварюхин Н. В. Мордовские князья // Мордовия. Энциклопедия: в 2 томах / Гл. ред. А. И. Сухарев. — Саранск, 2004. — Т. 2 (М—Я). — С. 38—39.
  29. Об Эрьзе. Arkivita el la originalo je 2020-08-08. Alirita 2020-05-04 .
  30. В Большеигнатовском селе Чукалы состоялся праздник эрзян «Раськень озкс», или «Родовое моление». Arkivita el la originalo je 2020-09-28. Alirita 2019-09-08 .
  31. 31,0 31,1 finugor.ru. 16 апреля отмечается День эрзянского языка — Эрзянь келень чи (el Retarkivo 20190914035844)ruse
  32. https://museovirasto.finna.fi/Record/museovirasto.7C09B2B6DF6725C2FB806FEB7C42DEB3?sid=4924768362
  33. Гаген-Торн Н. И. Женская одежда народов Поволжья: (Материалы к этногенезу). — Чебоксары, 1960. — С. 8.
  34. Этнография и праздничная культура народов Самарского края / Т.И. Ведерникова. — Самара: СНМЦНТ, 1991. el Google Books
  35. 35,0 35,1 Мордовский национальный костюм. Arkivita el la originalo je 2020-04-30. Alirita 2020-04-14 .
  36. 36,0 36,1 Эрзянский костюм. Arkivita el la originalo je 2017-04-06. Alirita 2020-04-01 .