Erzsébet Báthory

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erzsébet Báthory
Sinjorino de Csejte (Čachtice) - Báthory Erzsébet
Sinjorino de Csejte (Čachtice) - Báthory Erzsébet
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1560
Nyírbátor, Hungara reĝlando
Morto 21-an de aŭgusto 1614
Čachtice, Hungara reĝlando
Kromnomo(j) ĉaĥtica sinjorino
Akuzo(j) murdistino
Puno ĝismorta hejma aresto
Stato nobelino
Profesio reĝa familio en Hungario
Nuptopartnero Francisko Nádasdy
vdr

Erzsébet BÁTHORY [Erĵebet Batori], progeedze Erzsébet NÁDASDY [Erĵebet Nadaŝdi], slovake Alžbeta Bátoriová/Báthoryová (7-an de aŭgusto 1560 en Nyírbátor, Hungario; mortis la 21-an de aŭgusto 1614 en Csejte (hodiaŭ Čachtice, en Slovakio). Laŭ mezepoka koncepta proceso, ŝi estis seria murdisto, sed hodiaŭaj historiaj esploroj disputas tion. Ŝi estas konsiderata kiel plej konata amasmurdistino en la slovaka kaj hungara historioj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Elizabeta Batori estis filino de Georgo Báthory de Ecsed (hungare Báthory György [ba:tori djordj]) kaj Anna Báthory de Somlyó, pli maljuna fratino de Stefano Báthori (hungare Báthory István), pola-litova reĝo. En 1575 ŝi edziniĝis al Francisko Nádasdy (hungare Nádasdy Ferenc), al nobela komandanto en la Hungara Reĝlando. Li estis nomata ankaŭ "nigra kavaliro", ĉar li batalis kontraŭ la osmanoj. Ili havis 5 infanojn.

Post morto de sia edzo, ŝi iĝis la plej riĉa vidvino de la Hungara Reĝlando. Oni starigis ŝin antaŭ juĝejon kun la akuzo, ke ŝi turmentis kaj murdis junulinojn en sia fortikaĵo en Csejte [ĉejte]. La areston kaj la postan tribunalon gvidis la palatino György Thurzó mem. La onidirajn helpantojn oni ekzekutis, ŝin murofermis en la kamero de la fortikaĵo Csejte.

Onidire ŝi turmentis centojn da junulinoj.

Ĝis hodiaŭ diskutas la histoiriistoj pri tio, ĉu vere okazis la turmentoj aŭ temas nur pri koncepta proceso direktita de materialaj interesoj.

Faktoj laŭ la plej novaj esploroj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la plej novaj esploroj (historiisto Kálmán Benda, juristino Irma Szádeczky Kardos):

  • neniam ekis juĝproceso kontraŭ ŝi
  • en la proceso mankis la okul-atestantoj (aŭ vidatestantoj), la atestantoj ĉiam aŭdis pri la turmentoj tra aliaj.
  • la solan junulinon, kiu travivis la onidirajn turmentojn, oni ne demandis en la proceso
  • la komdamnitaj servistoj konfesis dum turmentoj (la grafinon oni ne rajtis turmenti)
  • oni supozas politikan proceson kontraŭ potenca grafino
  • la turmentoj eble estis kuracmetodoj, novtipaj tiutempe (batado per urtiko, akvumo per malvarma akvo, brulvundado de la mano, eltranĉo de karno ktp.)

Aliaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La fortikaĵo de Čachtice aperas en la komencaj bildoj de filmo Dragonheart.
  • Bathory estas muzikgrupo, nominta sin pro la „sanga grafino”

Filmo[redakti | redakti fonton]